Adoni (Barato)
Adoni (telugue ఆదోని) estas urbego kaj municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Kurnul.
Adoni | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 518301 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 184 625 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 735 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 38′ N, 77° 17′ O (mapo)15.6377.28Koordinatoj: 15° 38′ N, 77° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 435 m [+] | ||
Areo | 106,4 km² (10 640 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Adoni [+] | |||
Geografio redakti
Adoni etendiĝas sur montetaro en alteco de 435 metrojn de la marnivelo. Ballari kaj Hubli troviĝas po 65, distrikta ĉefurbo Kurnul 85, Hosapete 102, Hajderabado 232, Vijayawada 375, Mumbajo 602, Kolkato 1398, tutlanda ĉefurbo Delhio 1447 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Adoni havis populacion de 166 344 kun la aglomeraĵo 184 625. La legopovo estas 68,38 % (tio estas tre malalta kompare la landan averaĝon).
Historio redakti
Adoni estis signifa urbo kun fortikaĵo de la Viĝajanagara imperio. Inter 1558-1564 la urbo apartenis al alia sultanlando, pli poste al Mogola Imperio, sultanlando, fine ekde 1800 al la britoj ĝis 1947.
Ekonomio redakti
Komence de Adoni estas grandaj kalkŝtonaj montoj taŭgaj por cementoj, ankaŭ ercoj kiel kupro, plumbo, zinko. Adoni estas grava komerca centro kun granda merkato situanta en centro de la urbo. Adoni estas granda produktanto de kotonoj kaj havas teksan industrion. La sekva plej grava industrio estas arakida oleo.
Lingvoj redakti
La telugua estas oficiala lingvo en Adoni, sed la kannada kaj la urdua ankaŭ estas vaste parolataj. La instruaj lingvoj estas la angla, la telugua, la kannada kaj la urdua.
Edukado redakti
En pluraj kolegioj okazas la plej alta edukado en Adoni.
Klimato redakti
La klimato estas plejparte tropika kun temperaturoj de 31 °C ĝis 45 °C en somero kaj 21 °C ĝis 29 °C en vintro.
Trafiko redakti
En Adoni la trairanta fervoja linio estis konstriita en 1870. Ĉefvojo kaj kelkaj aliaj vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas aŭtobusa stacidomo.