La Ĉina lanio (Lanius sphenocercus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas loĝanta en Orienta Azio nome en Ĉinio, Japanio, Koreio, Mongolio kaj Rusio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina lanio
Ĉina lanio
Ĉina lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. sphenocercus'
Lanius sphenocercus
(Cabanis, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi formas superspecion kun tre similaj lanioj nome la Granda, Sudgranda kaj Nordamerika lanioj.

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornojpikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

Krome estas granda lanio de ĝenerala koloro de supraj partoj perlogriza, sed pli hela ol ĉe la proksimaj parencoj. La vangoj kaj mentono, same kiel fajna kaj ofte malfacile videbla superokula strio pli rimarkinda en blanka suba frunto (kio distingas ĝin el parencoj), estas blankaj, kaj larĝa nigra masko etendas el beko tra la okulo al la orelkovriloj. La flugiloj estas nigraj kun blanka strio formata de la bazoj de la unuarangaj plumoj, pli larĝa ol ĉe parencoj, kio rimarkindas kiel pli videbla blanka makularo ripoze. La vosto estas nigra, longa, kaj pinteca pinte; la eksteraj vostoplumoj estas tre blankaj. La subaj partoj estas blankecaj, foje iom nuance al griza el malsupra brusto malsupren.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti