Longvosta kapuĉolanio

La Longvosta kapuĉolanio (Lanius cabanisi) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi formas superspecion kun L. excubitoroides, kaj ambaŭ estas foje unuigitaj en la subgenro Neolanius. Ĝi estas monotipa. Ĝi estas bruema, facile videbla lanio ofte vidata en malgrandaj grupoj. Ili ripozas elstare sur kabloj, fostoj aŭ arboj en malfermo kaj ofte movas sian longan voston el flanko al flanko ekscite.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta kapuĉolanio

Longvosta kapuĉolanio
Longvosta kapuĉolanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. cabanisi'
Lanius cabanisi
(Hartert, 1906)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en malgranda areo de Orienta Afriko nome en centra kaj suda Kenjo inklude marbordojn, suda Somalio kaj nordorienta kaj suda Tanzanio. Ties natura habitato estas seka savano.

Aspekto redakti

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornojpikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

Ĝi estas lanio kun tre nigraj supraj partoj kontraste kun tre blankaj subaj partoj. En supraj partoj la dorso estas foje iom grizeca kaj la pugo ja estas griza anstataŭ nigra; krome estas la blanka flugilmakulo ofta ĉe lanioj. La kruroj estas nigraj kaj ankaŭ la longa vosto estas nigra kaj supre kaj sube.

Plej impona estas la kapo kun la nigra kapuĉo sen diferenco inter masko kaj krono, malkiel ĉe aliaj lanioj.

Ĝi povas esti distingita el la simila longvosta Kolumlanio pro sia iom grizeca (ne nigra) dorso kaj sia pli fortika korpo. La Grizdorsa kapuĉolanio havas similan grizan dorson sed kun blanka bordo kaj krome la Grizdorsa kapuĉolanio havas ankaŭ pli mallongan voston.

Referencoj redakti