La Brunkrona lanioBruna lanio, Lanius cristatus estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas ĉefe en Azio. Ĝi formas superspecion kun la tre proksimaj Ruĝdorsa lanio, L. collurio, kaj la Izabela lanio, L. isabellinus. Kiel ĉe plej parto de aliaj lanioj, ĝi havas distingan nigran "maskon" traokulan. Ĝi troviĝas ĉefe en malferma arbustaro, kie ĝi ripozas sur pintoj de dornaj arbustoj serĉe de predoj. Kelkaj populacioj de tiu disvastigata specio formas distingajn subspeciojn kiuj reproduktiĝas en moderklimata Azio kaj migras al siaj vintraj teritorioj en tropika Azio. Ili troviĝas foje kiel vagantoj en Eŭropo kaj Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkrona lanio

L. c. cristatus, vintranta en Barato
L. c. cristatus, vintranta en Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. cristatus'
Lanius cristatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado de la subspecioj de Brunkrona lanio.
Tutmonda distribuado de la subspecioj de Brunkrona lanio.
Tutmonda distribuado de la subspecioj de Brunkrona lanio.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto

redakti
 
Brunkrona lanio en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Tiu lanio estas ĉefe bruna en supraj partoj, kiel ties nomo sugestas, kaj ties vosto estas rondoforma. La nigra masko povas esti pli pala vintre kaj havas blankan superokulan strion super tiu. La subaj partoj estas kremokoloraj kun blanka gorĝo, kaj ruĝecaj flankoj kaj ventro. La flugiloj estas brunaj kaj ne havas blankajn flugilstriojn malkiel aliaj lanioj.

Inoj havas fajnan skvamecon sube kaj ilia masko estas malhelbruna kaj ne estas tiom markata kiom ĉe masklo.

Subspecio lucionensis havas grizan kronon nuance al la brunaj supraj partoj kaj la pugo aperas pli ruĝeca ol la cetero de supra dorso.[1]

Oni konas kelkajn konfuzajn formojn el centra Azio kie koincidas la populacioj de cristatus, isabellinus kaj collurio.[2]

Distribuado

redakti

La nomiga formo reproduktiĝas en norda Azio el Mongolio al Siberio kaj vintras en Suda Azio, Birmo kaj la Malaja duoninsulo. La raso confusus priskribita el la sama regiono ne estas bone markata sed havas pli ampleksan blankan superokulan strion kaj pli palajn suprajn partojn kaj estas foje inkludata en la nomiga populacio.

Subspecio superciliosus (foje nomata Japana lanio) reproduktiĝas en la insuloj de Saĥalino, Kuriloj kaj Japanio kaj vintras en Hajnano, Sumatro, Javo, kaj la Sundoj. Subspecio lucionensis, foje konata kiel Filipina lanio, reproduktiĝas en Koreio kaj orienta Ĉinio kaj vintras ĉefe en Tajvano, Filipinoj sed ankaŭ ĉe la Andamanoj kaj en duoninsula Barato.[1][3][4][5]

Tiu specio estas rara en Eŭropo kaj oni konstatis vagantojn en Usono kaj Kanado.[6][7]

Kutimaro kaj ekologio

redakti
 
Lanius cristatus lucionensis, la "filipina" lanio (Kalkato), noti la grizan kronon kaj blankan gorĝon kontraste kun la ruĝecaj subaj partoj.

La Brunkrona lanio estas migranta specio kaj ringostudoj montris ke ili havas grandan fidelon al siaj vintraj teritorioj, kaj revenas al la samaj lokoj ĉiuvintre.[8][9] Ili ekmarkas siajn vintrajn teritoriojn tuj post ties alveno kaj ties laŭta babilemaj aŭ vibrantaj alvokoj estas distingaj. Birdoj kiuj alvenas frue kaj markas teritoriojn ŝajne havas avantaĝon super tiuj kiuj alvenas poste al vintraj areoj.[10][11] La tempo de ties migrado estas tre regula kun alveno por vintro en Barato septembre kaj eliro en aprilo.[12] Dum la vintra periodo, ili suferas antaŭmigradan plumoŝanĝon.[8]

La reproduktaj habitatoj inkludas tajgon, arbarajn al duondezertajn kie ili konstruas neston en arbo aŭ arbusto, kie la ino demetas 2-6 ovojn.

Ili manĝas ĉefe insektojn, ĉefe lepidopterojn.[13] Ili tipe serĉas predon el ripozejo kaj ekflugas suben surgrunden por kapti ilin.[14]

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 349–350.
  2. Mauersberger, G & L A Portenko (1971). “Atlas der Verbreitung palaearktischer Vögel”. 
  3. Balachandran S & Rajan Sehgal (2008). “Occurrence of Lanius cristatus lucionensis in the Western Ghats, Kerala”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 105 (2), p. 220–221. 
  4. Balachandran,S; Rajan,S Alagar (1994). “Philippine Shrike Lanius cristatus lucionensis, a regular winter visitor to South India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 91 (1), p. 143–144. 
  5. Mohapatra,KK; Santharam,V (1992). “Occurrence of the Philippine Shrike Lanius cristatus lucionensis Linn. in coastal Andhra Pradesh”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (2), p. 255–256. 
  6. King, B. D. Finch, R. Stallcup, and W. Russell (1978). “First North American sighting of Brown Shrike (Lanius cristatus) and Dusky Warbler (Phylloscopus fuscatus), and second of Red-throated Flycatcher (Ficedula parva)”, American Birds 32, p. 158–160. 
  7. Foxall, Roger & Ian McLaren (1998). “A Brown Shrike in Halifax, Nova Scotia: First for Canada”, Birders Journal 7 (1), p. 32–36. 
  8. 8,0 8,1 Lord Medway (1970). “A ringing study of the migratory brown shrike in West Malaysia”, Ibis 112 (2), p. 184–198. doi:10.1111/j.1474-919X.1970.tb00092.x. 
  9. Rimmer, CC & CH Darmstadt (1996). “Non-breeding site fidelity in Northern Shrikes”, J. Field Ornithol. 67 (3), p. 360–366. 
  10. Severinghaus, Lucia Liu (1996). “Territory strategy of the migratory Brown Shrike Lanius cristatus”, Ibis 138 (3), p. 460–465. doi:10.1111/j.1474-919X.1996.tb08065.x. 
  11. Betts,FN (1929). “Distribution of the Brown Shrike Lanius cristatus cristatus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 33 (3), p. 714. 
  12. Law,SC (1928). “On the migratory habit of Lanius cristatus cristatus Linn. as observed in the city of Calcutta”, Ibis 70 (3), p. 478–480. doi:10.1111/j.1474-919X.1928.tb08732.x. 
  13. Yosef, Reuven (2004). “Perch-site use and inter- and intraspecific aggression of migratory Brown Shrikes (Lanius cristatus) in Southern Taiwan”, Biol. Lett. 41 (2), p. 113–118.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2010-03-21 .
  14. Severinghaus, L. L. & C. T. Liang. (1995) “Food and foraging of the Brown Shrike (Lanius cristatus) in Taiwan”, Yosef, R. & F. E. Lohrer: Shrikes (Laniidae) of the world: biology and conservation. (Proc. of the First Int. Shrike Symposium – Proc. of the Western Foundation of Vertebrate Zoology, No. 6). Archbold Biological Station, Lake Placid, Florida, USA, p. 194–199.

Aliaj fontoj

redakti
  • Worfolk, Tim (2000). “Identification of red-backed, isabelline and brown shrikes”, Dutch Birding 22 (6), p. 323–362. 
  • Livesey,TR (1935). “The status of the Brown Shrike Lanius c. cristatus (Linn.) in the S. S. States, Burma”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 38 (2), p. 397–398. 
  • Himmatsinhji MK (1995). “Lanius cristatus Linn. in Kutch, Gujarat - a westward extension”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 92 (1), p. 123. 


Eksteraj ligiloj

redakti