Daktiloj (helene Δάκτυλοι Dáktyloi) estis en la helena mitologio malaltetaj diecaj estaĵoj.

Daktiloj
helena mitularo
Informoj
Eble sama Kuretoj
Sekso vira
Patrino Anchiale
vdr

Daktiloj estis iaj koboldoj kaj apartenis al sacerdotoj de la diino Cibelo. Okazis, ke dum arbara incendio ili trovis sur troja monto Ido kuŝejon de fererco. Ili lernis prilaboradi ĝin kaj fariĝis famaj lertaj forĝistoj.

Pri ilia origino oni asertas, ke ili elsaltis el la tero, kiam diino Rea naskis Zeŭson kaj en teron enpremis fingrojn, por ke ŝi malpeziĝu sian doloron. El la tero elsaltis kvin viroj de la dekstra mano kaj kvin virinoj de la maldekstra. Aliloke oni asertas, ke ili estis ĉi tie jam longe antaŭ tiu ĉi momento.

Fontoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Daktylové en la ĉeĥa Vikipedio.