La Ripiduredoj (Rhipiduridae) aŭ populare en kelkaj lingvoj ventumilvostuloj estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ekzistas 45 specioj en nur unu genro Ripiduro (Rhipidura).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ripiduredoj
Rhipidura rufifrons
Rhipidura rufifrons
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Rhipiduridae
Sundevall, 1872
Genro: Rhipidura
Vigors & Horsfield 1827
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri birdoj de inter 15 kaj 18 centimetroj – unu el la plej grandaj, Rhipidura leucophrys, havas 23 centimetrojn – kun fortaj bekoj. La vosto kutime estas pli longa ol la korpo.

Disvastiĝo redakti

Ili plejparte troviĝas en Aŭstralio, sed ankaŭ en Nov-Gvineo, Nov-Zelando kaj aliaj insuloj de la Pacifiko. Ekzistas ankaŭ ripiduroj en aliaj partoj de Sudazio. La specioj, kiuj vivas en pli malvarmaj regionoj de Aŭstralio aŭ de Himalajo, estas migrobirdoj.

Vivo redakti

Ripiduroj vivas ĉefe en ĉiuspecaj arbaroj, ankaŭ inter mangrovoj. En pluvarbaroj povas okazi, ke tri malsamaj specioj loĝas en unu arbo en diversaj etaĝoj. Tiel ili utiligas ĉiujn arbarajn biotopojn.

Ili nutras sin per insektoj, kiujn ili kaptas dum flugado. Nur la plej grandaj prenas nutraĵon ankaŭ de sur la tero.

La plej multaj specioj estas hiperaktivaj. Dum ili flugas, ili piruete petolas, dum ili sidas, ili daŭre turniĝas, svingante la voston supren kaj malsupren, distendante kaj refaldante ĝin.

En printempo ili defendas sian teritorion kaj konstruas nestabilajn pokalformajn nestojn. Ne malofte ili kovas plurfoje dum la jaro.

Nomo redakti

La nomo venas el la helena ῥιπίζειν = balanci, svingi, ventumi, kaj οὐρά = vosto. Pro tio en la germana kaj angla ili nomiĝas ventumilvostuloj (Fächerschwänze, Fantails).

Specioj [1] redakti

Literaturo redakti

  • Joseph Forshaw, Enzyklopädie der Vögel, Augsburg 1999, ISBN 3-8289-1557-4, p. 199 – 200

Eksteraj ligiloj redakti

Interreta datenbazo Avibase [1][rompita ligilo]

Notoj redakti

  1. laŭ la taksonomio de Clements, 6a eldono, kia ĝi estas uzata en Avibase
Rhipidura fuliginosa
Rhipidura leucophrys
Rhipidura rufiventris