Ploceedoj (Ploceidae), teksbirdoj, ankaŭ teksistoj, estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj (passeriformes) kun 116 specioj (laŭ la taksonomio de Clements, 6-a eldono).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ploceedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ploceidae
Sundevall, 1836
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ilia populara nomo venas el la nestokonstrua metodo: En grandaj kolonioj ili teksas kovritajn nestojn el herboj kaj plantaj fibroj, ofte en formo de pendantaj saknestoj.

La plej multaj specioj loĝas en Afriko, sude de Saharo, kelkaj aliaj en tropikaj regionoj de Azio.

Estas malgrandaj, malsveltaj, birdoj kun mallonga kaj dika beko kaj havas averaĝe 5 ĝis 6 ovojn fumkolorajn, malhele malkulitajn.

Ili oftas en sekaj, varmaj regionoj, kie ili nutras sin surgrunde per grajnoj kaj insektoj. Ili vivas grupe, senĉese, kaj ofte tre laŭte, ĉirpante. Ĉar ili estas kultur-sekvantoj kaj iliaj svarmoj povas enteni ĝis 100 000 birdojn, ili kutime kaŭzas grandan ekonomian damaĝon sur la grenkampoj.

Genroj kaj specioj redakti

 
Dinemellia dinemelli
 
Plocepasser mahali
 
Histurgops ruficauda
 
Pseudonigrita arnaudi
 
Philetairus socius
 
Malimbus rubricollis
 
Ploceus pelzelni
 
Ploceus castaneiceps
 
Ploceus spekei
 
Ploceus melanocephalus
 
Foudia madagascariensis
 
Euplectes orix
 
… socie
 
… amase
 
… svarme

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti