La birdospecio Euplectes orixSuda Ruĝa Episkopobirdo estas malgranda paseroforma birdo apartenanta al la genro Euplectes de episkopo- kaj vidvino-birdoj en la biologia familio de ploceedoj. Ĝi estas ofta en malsekaj kaj herbejaj regionoj de Afriko sude de la ekvatoro. Norde de la ekvatoro, ĝi estas anstataŭigata per la Norda Ruĝa Episkopobirdo (Euplectes franciscanus) kiu estis antaŭe rigardita kiel subspecio de tiu specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Euplectes orix
bredanta vira ekzemplero
bredanta vira ekzemplero
ina ekzemplero sur floro botanike nomata agapanthus el la familio de amarilidacoj
ina ekzemplero sur floro botanike nomata agapanthus el la familio de amarilidacoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj animalia
Filumo: Ĥorduloj chordata
Klaso: Birdoj aves
Ordo: Paseroformaj passeriformes
Familio: Ploceedoj ploceidae
Genro: Euplectes
Euplectes orix
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Birdoj el la specio longas 10-11 centimetrojn kaj havas dikan konusan bekon. La reproduktantaj maskloj estas helkoloraj kun ruĝa (foje oranĝa) kaj nigra plumaro. La frunto, vizaĝo kaj gorĝo estas nigraj kaj la resto de la kapo ruĝas. La supraj partoj estas ruĝaj krom la brunaj flugiloj kaj vosto. La plumoj de la supra brusto kaj sub la vosto ruĝas dum la malsupra brusto kaj ventro nigras. La ne-reproduktantaj maskloj kaj inoj havas striecan brunan plumaron, pli palan malsupre. Inoj estas pli malgrandaj ol la maskloj.

Ĝi havas diversajn pepajn vokojn kaj nazan kontaktalvokon. La masklo havas zuman kanton.

Reproduktantaj maskloj da la Norda Ruĝa Episkopobirdo cetere havas ruĝan gorĝon, pli da nigra koloro sur la krono kaj longajn dorsajn plumojn preskaŭ kovrantaj la voston. La inoj kaj nereproduktantaj maskloj preskaŭ identas al tiuj de la Suda Ruĝa Episkopo.

Distribuado kaj vivejo redakti

 
vira ekzemplero teksanta neston en Pretoria, Sudafriko

La birda specio nature vivas en areo de suda Afriko, kiu etendiĝas de norda Angolo, tra la sudaj kaj orientaj partoj de la Demokratia Respubliko Kongo, suda Ugando ĝis sudokcidenta Kenjo. Ĝi apenaŭ ekzistas en la dezertoj Namibo kaj Kalaharo.

En la reprodukta sezono ĝi estas trovata proksime de akvo inter herboj, kanoj, kareksoj aŭ kultivejoj kiaj ekzemple sukerkano. Ekster la reprodukta sezono ĝi riskas vivi en pli seka herbejo kaj savano.

Konduto redakti

Ĝi estas sufiĉe socia birdo, nestanta en kolonioj kaj nutranta sin furaĝe en grupoj. Ĝi manĝas semojn kaj kelkajn insektojn. Ĝi ofte vivas en miksitaj grupoj kun birdoj de aliaj specioj de la biologia familio de ploceedoj.

Ĉe la komenco de la reprodukta sezono, la maskloj konstruas plurajn nestojn por altiri inojn. Ili elfaras memmontradan ceremonian flugon kun iliaj plumoj suprenigitaj. Ili estas poliginiaj kaj pariĝas kun pluraj inoj. La nesto estas plej ofte konstruita inter kanoj kaj estas farita de herboj kaj aliaj vegetaĵoj kunteksitaj. La ino demetas po du ĝis kvar ovojn kiuj estas en ĉiu nesto.

Referencoj redakti

  • Craig, A.J.F.K. Red Bishop Arkivigite je 2004-06-18 per la retarkivo Wayback Machine, Avian Demography Unit, vidita la 11-an de oktobro 2012
  • Dowsett-Lemaire, Françoise & Dowsett, Robert J. (2006) The Birds of Malawi, Tauraco Press & Aves, Lieĝo, Belgio.
  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Kaburbo, Sudafriko.
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A. & Pearson, David J. (1999) Birds of Kenya & Northern Tanzania, Christopher Helm, Londono, Britio.

Eksteraj ligiloj redakti