Filepitedoj
La Filepitedoj (Philepittidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ekzistas kvar specioj en du genroj.
Filepitedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Disvastiĝo
redaktiFilepitedoj estas endemiaj en Madagaskaro, tio signifas, ke ili troviĝas nur sur tiu insulo.
Aspekto
redaktiTemas pri malgrandaj birdoj – Neodrepanis coruscans havas nur 10 centimetrojn kaj similas al certio – sed ili havas malsveltan korpon. La vosto estas mallonga, la kruroj longaj, la beko pli mallonga ol la kapo, kiu ĉe kelkaj havas du haŭtajn lobojn. La maskloj estas distingeblaj de la femaloj (seksa duformismo / dimorfismo).
Vivo
redaktiIli estas apenaŭ esploritaj, kaj oni nur malmulton scias pri ili, ĉar ili plejparte vivas kiel soluloj en la densa subkreskaĵo de arbaroj. Oni supozas, ke ili sin nutras per etaj fruktoj, ankaŭ per insektoj aŭ nektaro. Ili konstruas pendantajn nestojn.
Genroj kaj specioj
redakti- Filepito (Philepitta)
- Kaŝtana filepito (Philepitta castanea)
- Schlegel-filepito (Philepitta schlegeli)
- Neodrepano (Neodrepanis)
- Flagra neodrepano (Neodrepanis coruscans)
- Subeflava neodrepano (Neodrepanis hypoxantha)
Literaturo
redakti- Joseph Forshaw, Enzyklopädie der Vögel, Augsburg 1999, ISBN 3-8289-1557-4, p. 159
Eksteraj ligiloj
redakti- Avibase [1][rompita ligilo], uzanta la taksonomion de Clements, 6an eldonon