Klimaksa vegetaĵaro

Klimaksa vegetaĵaro estas vegetaĵaro kiu starigas sin mem sur difinita tereno en difinitaj klimataj cirkonstancoj, en la malĉeesto de homa agado, post longa tempo. Ĝi estas la asimptota aŭ preskaŭ-ekvilibro stato de la loka ekosistemo.

Fagaro en Jordà ( Hispanujo ) estas ekzemplo de klimaksa vegetaĵaro.

Tropikaj ĉiamverdaj arbaroj estas ekzemplo de klimaksa vegetaĵaro, same kiel tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj, mezvarmaj koniferarbaroj, tajgoj, mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, moderaj arbaroj , tundroj, savanoj, herbejoj k.t.p. . Tiuj ĉefaj vegetaĵaraj tipoj estas primare superregataj de la latitudo de la regiono en kiu ili troviĝas. Ene de tiuj regionoj variantoj ekzistas, depende de altitudo, geografia situo kaj medio, loka plejofta mikroklimato kaj grundaroka tipo. Tiel, en mezvarmaj regionoj, fagaroj emas kolonizi kalkajn grundojn kaj kverkaroj preferas argilojn. Montaroj, arbustetaroj, klifoj, estuaroj kaj strandoj havas siajn proprajn variaĵojn.

Ekosistemo kiu atingis sian klimakson estas pli elasteca al perturboj ( klimataj aŭ perhomaj ) ol plantejo.

Vidu ankaŭ redakti