Akompana kultivado

Akompana kultivado en ĝardenado kaj agrikulturo estas la plantado de diferencaj plantoj en proksimeco por kontrolo kaj lukto kontraŭ plagoj, favorado al polenigo, havigado de habitato por profitigaj bestoj, plibonigante la uzon de spaco, kaj definitive por pligrandigi la rikoltan produktecon.[1] Akompana kultivado estas formo de multkultivo.

Akompana kultivado de karotoj kaj cepoj.

Akompana kultivado estas uzata de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj kaj en industriigitaj kaj en disvolviĝantaj landoj pro multaj tialoj. Multaj el la modernaj principoj de akompana plantado evidentiĝis jam antaŭ multaj jarcentoj en kamparanaj ĝardenoj en Anglio kaj en arbarĝardenoj en Azio, kaj antaŭ miloj da jaroj en Mezameriko.

Referencoj redakti

  1. McClure, Susan. (1994) Companion Planting. Rodale Press. ISBN 0-87596-616-0.

Eksteraj ligiloj redakti