Pingloarbaro
(Alidirektita el Pingloarbo)
En forstumado pingloarbo aŭ konifero [1] estas arbo, kiu havas pingloformajn foliojn - kontraste al foliarbo. Ĉiuj pingloarboj apartenas al la biologia ordo pinaloj kaj inkluzivas ĉiujn koniferojn. Koniferajn arbojn, arbustojn aŭ arbedojn oni ofte plantas en parkoj, "publikaj verdejoj", ĝardenoj aŭ eĉ en ujoj (mobila verdejo). Ili estas ŝatataj ĝardenistaj plantoj.
Arbaroj konsistantaj ĉefe el pingloarboj en forstumado estas nomataj pingloarbaroj aŭ koniferaroj.
Miksarbaro estas komunlingva esprimo de arbaroj, kie kune kreskas foliarboj kaj pingloarboj.
Referencoj
redakti- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 592