Boubín (920 – 1110 metrojn super la maro) estas praarbaro, kiu etendiĝas en Ĉeĥio en distrikto Prachatice. Ties areo estas 666,41 ha kaj la praarbaro estis proklamita kiel nacia natura rezervejo jam en la jaro 1858. La monde konata praarbaro situas sur sudorienta montpiedo de monto Boubín (legu: Boŭbin). La hodiaŭa kerno de praarbaro Boubín, kreata precipe de fagoj, piceoj kaj abioj, estas la plej konservinta restaĵo de originaj vastaj miksitaj montararbaroj en montaro Šumava. La plej aĝaj piceoj kaj abioj atingas aĝon 300 – 400 jaroj. Pramaljunaj piceoj kaj abioj elstaras alten el densa arbokrona volbo kreata precipe de fagoj mirigante nin de siaj dimensioj kaj interesaj formoj de trunkoj. La plej granda boubína piceo "Reĝo de piceoj", kiu falis la 4-an de decembro de 1970, havis en alteco 1,3 m de tero perimetron 508 cm, altecon 57,2 m kaj volumenon preskaŭ 30 m3. Krom tiu ĉi grandegulo katenos nian atentemon ankaŭ multnombraj pluaj arboj kun nekutimaj kreskdeformiĝoj, kiel estas egaj tumoroj, duarboj, harpsimile multobligitaj trunkoj aŭ piceoj starantaj sur vaste disstarigitaj stilzaj radikoj kaj pluaj kreskinteresaĵoj.

Praarbaro Boubín
ĉeĥe: Boubínský prales
nacia naturrezervejo
Praarbaro Boubín
Oficiala nomo: Boubínský prales
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Municipoj Horní Vltavice, Včelná pod Boubínem
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Situo Praarbaro Boubín
 - koordinatoj 48° 58′ 37″ N 13° 48′ 43″ O / 48.97694 °N, 13.81194 °O / 48.97694; 13.81194 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 362 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 874 m s. m.
Areo 6,8587 km² (685,87 ha)
Monto Boubín
Proklamita 1-a de januaro 1858
Proklamintoj Karolo la 2-a el Schwarzenberg, Josef John
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Boubínský prales
Portalo pri Ĉeĥio

Lageto en Boubín redakti

Lageto en Boubín estis fondita en la jaro 1836 kiel artefarita akva rezervujo por ebligado de lignoflosado el boubínaj arbaroj ĝis vitrofarejo en vilaĝo Lenora. Areo de la lageto estas 0,37 ha, ties plej granda profundaĵo ĉe ellasejo atingas 4 m.

Ĉirkaŭ la kerno de la praarbaro kondukas ronda instruvojo nomita „Praarbaro Boubín“. Elirloko estas Lageto en Boubín. La longeco de vojo estas 3 800 m kaj la vojo enhavas 9 haltejojn.

Pluaj fotoj redakti