Naturesplora societo en Zuriko (NGZH)

Historio kaj celo de la naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH) redakti

En jaro 1746 Johannes Gessner (1709-1790), la unua prezidanto fondis kun civitanoj de Zuriĥo la naturesploran societon en Zuriĥo (germane "Naturforschende Gesellschaft in Zürich" (NGZH))

La unua nomo estis "fizika societo" (en malnova germana lingvo: "Physikalische Gesellschaft"), ĉar oni komprenis pri "fiziko" ĉiujn fizikajn objektojn.

En senco de la racionalismo oni regule kunvenis kaj oni entuziasme faris komunajn observadojn kaj eksperimentojn pro la avancigo de la natursciencoj kaj de la comuna prospero de homoj.

Oni dividis la sekvajn sektorojn de naturesploro:

  • 1-a "natura instruo" (= fiziko),
  • 2-a "naturhistorio" (astronomio, geografio, meteorologio, hidrografio, litologio, botaniko kaj zoologio), (hidrografio estas "akvejo kono", litologie estas "kono de ŝtonoj")
  • 3-a "matematiko",
  • 4-a "medikamenta arto" (germane "Arzneykunst") kaj
  • 5-a "tekniko" (agrikulturo, arkitekturo, tempa mezurado, kalendaro, teknikaj helpiloj).

La sektoro "tekniko" estis zenito kun la "ekonomia komisiono". La komisiono enkondukas la terpomon kaj diskutis aliajn agrikulturajn problemojn.

La botanika ĝardeno estis tiutempe ankaŭ agrikultura eksperimenta institucio.

Krome jaro post jaro la societo estis responsa pri ĝusta tempo en la urbo.

Kolektoj da instrumentoj kaj da naturalioj estis helpiloj pri la esplorado farita, sed ankaŭ la nova biblioteko kaj la nova botanika ĝardeno. Ĉiuj servis malfrue al la instruado en la novaj fonditaj natursciencaj institutoj de la Universitato de Zuriĥo en jaro 1833.

La federacia teknika altlernejo ETHZ (germane ETH Eidgenössische Technische Hochschule Zürich) (Svisa Federacia Instituto pri Teknologio), aperita en jaro 1855, profitis ankaŭ de la steloobservatorio. En diversaj ejoj jam en jaro 1759 Johannes Gessner instalis steloobservejojn.

Iam en 19-a jarcento la societo donis la meteorologian datenojn, kolektajn ekde jaro 1746, al la nova fondita meteorologia institucio.

Multaj interesaj detaloj pri la vivo kaj laboroj de Johannes Gessner estas en la novjarfolio de jaro 1996 de NGZH. En la jaroj de la fondintoj la ĉefcelo estas atingi "precisan konon de la naturo" kun zorgemaj observadoj kaj eksperimentoj. (en maljuna germana lingvo: "zu genauer Erkenntniß der Natur")

La hodiaŭa naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH) redakti

Intertempe la ĉelo ne ŝanĝis en la principo. Sed oni ne faras eksperimentojn en la kunvenoj de la naturesplorado societo en zuriĥo - NGZH.

La subteno de ĉiuj naturaj sciencoj kaj fundamentaj kaj aplikitaj estas ĉiamdaŭre importanta.

La NGZH volas apogi la kontakton kaj la diskuton inter la grandnombraj disciplinoj de la moderna natura scienco, medicino kaj tekniko kaj ankaŭ faciligi la atingeblon al la publiko pri fundada scienco en tuta sektoroj.

La NGZH organisas pro tiu ĉelo publikajn prelogojn kaj ekskursionojn kun didaktaj elstaraj, kompetentaj referentoj kaj publikas en la kvaronjarofolioj kaj en novjarfolio superrigardoartikolojn kaj librorecencojn de fakspezialistoj.

La NGZH kaj la junulara premikonkurso

La NGZH kaj la naturaj sciencoj nur povas ekzisti kaj evoluigi se la junularo ankaŭ interesiĝos. La NGZH donas jare la junularan premion kaj faras ankaŭ unuan specialan novjarfolion por infanoj kaj junularo. - La temoj estas pri kunikla bredado kaj pri vulkanalogia erupcio kaj pri produktado de ne alkaola sambukoŝaŭmvino.

La arkivo de la naturesplora societo en Zuriĥo (NGZ) redakti

La malnovaj kvaronljarofolioj (pdf) estas ankaŭ en datenoj-banko. La artikoloj estas en germana lingvo kaj havas hodiaŭ ankaŭ mallongajn resumojn en angla lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti