Kapellen

belgia komunumo

Kapellen (nederlande: [kaPELen]) estas loko kaj municipo en la belga provinco Antverpeno. La municipo troviĝas en Kampino, en la nordokcidenta parto de la provinco. Komence de januaro 2016 ĝi havis 26 745 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Antverpeno. Ĝi ampleksas plurajn kvartalojn, i.a. Kapellen Centron, parton de Putte, Kapellenbos, Hoogboom kaj Zilverenhoek. La municipo havas rezidan karakteron kun vilaoparkoj, ekskluzivaj vilaoj kaj diversaj belaj kasteloj.

Kapellen
komunumo
Centro
municipo en Belgio
Lando Belgio Belgio
Regiono Flandra Komunumo de Belgujo
provinco Antverpeno
Koordinatoj 51° 18′ 00″ N 04° 25′ 00″ O / 51.30000 °N, 4.41667 °O / 51.30000; 4.41667 (mapo)
Areo 37,45 km² (3 745 ha)
Loĝantaro 26 745 (2020)
Denseco 714,15 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 2950
NIS/INS kodo 11023
Kapellen (Belgio)
Kapellen (Belgio)
DEC
Situo kadre de Belgio
Mapo de la municipoj en la provinco Antverpeno ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Mapo de la municipoj en la provinco Antverpeno
ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Mapo de la municipoj en la provinco Antverpeno
ruĝa areo estas la ĉitema municipo
Vikimedia Komunejo: Kapellen
Retpaĝo: www.kapellen.be
Map
vdr

Kapellen estas ĉefloko de la elekta kantono kaj de la jura kantono Kapellen.

Historio redakti

La vivkomunumoj kiuj nuntempe estas partoj de la municipo Kapellen, datiĝas jam de la 13-a jarcento. Hoogboom (laŭvorte: Alta arbo) ni retrovas kiel Hobonia en dokumentoj de 1267. Hoghescote (signifas: loko sur altaĵo, t.e. kiu ne inundiĝas[1]), la nuntempa centro, sekvas dek jarojn poste same kiel Ertbrand, aŭ la nuntempa Putte. La kvartalo Zilverhoek (laŭvorte: Arĝenta kvartalo), nur ekde 1983 ĉe Kapellen, unuafoje aperas nur en 1844 je katastroplano.

Ekde la origino Kapellen dependis de la feŭdo Ekeren. Depost la 13-a jarcento la partoj de la teritorio regule interŝanĝis siajn proprietulojn. Fine en 1714 la tuta feŭdo venis sub la regado de unu familio, tiu de la Sinjoroj de Salm-Salm. Dum la franca okupado, Kapellen en 1795 iĝis parto de Stabroek. En 1800 ĝi fariĝis sendependa municipo. Ekde tiu momento ĉiam pli da kvartaloj de Ekeren, Hoevenen kaj Stabroek estis aligitaj al la teritorio de Kapellen. La nuntempaj municipaj limoj estas fiksaj ekde 1983 kiam la tiamaj kvartaloj de Ekeren, Hoogboom kaj Zilverenhoek estis transdonitaj al Kapellen.

Evoluo de la nombro de loĝantoj redakti

19-a jarcento redakti

Jaro 1806 1816 1830 1846 1856 1866 1876 1880 1890
Loĝant-nombro 913 903 1445 2504 2453 2760 3031 3061 3489
Rimarko:rezultoj loĝant-nombradoj je 31 decembro

20-a jarcento ĝis la rearanĝado de la municipoj redakti

Jaro 1900 1910 1920 1930 1947 1961 1970 1980 1982
Loĝant-nombro 4072 5282 6291 7926 9680 11.474 13.352 14.304 14.648
Rimarko:rezultoj loĝant-nombradoj je 31 decembro ĝis 1970 + 1980-01-01 + 1982-12-31 inkluzive

Post la municipa rearanĝado redakti

Jaro 1983 1985 1990 1995 2000 2005 2006 2007 2009 2010 2011 2014
Loĝant-nombro 22.471 22.549 23.977 25.290 25.671 25.975 25.948 26.104 26.410 26.423 26.434 26.640
Rimarko:Loĝant-nombro je 01 januaro - Fonto:NIS + municipo Kapellen (2010 + 2011)


Referencoj redakti

  1. Wauters, V.E. 2001, 33/3 p.98

Literaturo redakti

  • nederlande Balbaert, Roger 2003 : Het eigendomsrecht over de pastorij van de Sint Jacobusparochie. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 35/4, 113-117 & 36/1, 27-35.
  • nederlande Balbaert, Roger 2012 : Aanhechting Hoogboom en Zilverenhoek bij Kapellen. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 44/4, 11-22.
  • nederlande Ingelbrecht, Jan 2012 : Een Duitse bunkerlinie uit 1917. 't Bruggeske, Hogescote V.Z.W., 44/3, 17-29.
  • nederlande Vanummissen, J. 2001 : De grensgemeente Putte en wat meer over grenspalen. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 33/2, 56-60.
  • nederlande Van Osta, Ward 1987 : Betekenis van de naam Hoogboom. Breesgata, 10, 41-44.
  • nederlande Wauters, V.E. 2001 : De plaatsnamen Witven, Ettenhoven, en Hogeschoot in verband met de vroegste geschiedenis van de Heerlijkheid Ekeren. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 33/2, 45-55 & 33/3, 87-100.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti