Payerne

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Payerne (stacidomo).

Payerne (malnova germanlingva nomo Peterlingen) estas urbo, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 8 996 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Payerne
Blazono de Payerne
Blazono de Payerne
Blazono de Payerne
La preĝejoj de Payerne
La preĝejoj de Payerne
La preĝejoj de Payerne
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 561779 / 185612 (mapo)46.8205555555566.9377777777778Koordinatoj: 46° 49′ N, 6° 56′ O; CH1903: 561779 / 185612 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8996
Areo 24,19 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 1530
Komunumkodo 5822
Mapo de Payerne
Mapo de Payerne
Mapo de Payerne
vdr

Geografio redakti

Payerne situas en la ebenaĵo de la rivero Brojo, kiu en kanalo trafluas la urbon, proksimume 20 kilometrojn orientsudoriente de la urbo Friburgo. La komunumo konistas el la urbo Payerne kaj la vilaĝetoj Corges (sur alteco de 550 m s.m. sur monteto oriente de la valo de Brojo), Etrabloz (sur alteco de 495 m s.m. en la vasta valkaldrono de la rojo Bileyre), Vers-chez-Perrin (sur alteco de 522 m s.m. oriente de la arbaro de Boulex), Vers-chez-Savary (sur alteco de 554 m m s.m.) ĉe la piedo de la monteto Motélon sube de la ravino Creux de Nervaux okcidente de la arbaro Girard), kaj Les Invuardes ( sur alteco de 510 m m s.m. sur monteto sudoriente de la urbo), kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,19 km², de kiuj 14,8% estas kovritaj de arbaro, 59,7% servas por agrikulturo kaj 23,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Payerne limas en nordo al Grandcour, en nordoriento al Corcelles-près-Payerne, en oriento al Montagny (FR), en sudsudoriento al Torny (FR), en sudo al Trey, en sudsudokcidento al Fétigny (FR), en sudokcidento al Cugy (FR), en okcidento al Bussy (FR), en nordokcidento al Morens, kaj en nordnordokcidento al Rueyres-les-Prés.

Trafiko redakti

Payerne estas loka trafiknodo apud la kantona ĉefvojo n-ro 1. Tra la komunumo kondukas la svisa aŭtovojo A1, al kiu ĝi havas propran alveturejon. La stacidomo de Payerne estas rapidtrajna haltejo de la grava linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano. Al Payerne kondukas ankaŭ trajnlinioj de Bulle kaj de Yverdon-les-Bains kaj diversaj poŝtaŭto kaj buslinioj.

Armea Flughaveno redakti

En Payerne situas grava flughaveno kaj aerbazo de la Svisa Armeo. Sur la flughaveno de Payerne okazis jam plurfoje grandaj internaciaj armeflugspektakloj, venontfoje en la jaro 2014. Sur la flughaveno situas ankaŭ armeaviadila muzeo. Sur la flughaveno de Payerne Bertrand Piccard konstruis sian unuan sunenrgian aviadilon Solar impulse.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Payerne datiĝas el la jaro 961 kiam estis menciita la preĝejo per la vorgoj ecclesie sancte Marie Paterniacensis. La setlejo en Payerne estiĝis en la 3-a jarcento post Kristo, kiam la influhava romia civitano Publius Garcius Paternus tie kreis bienon. La preĝejo estis laŭ la legendo konstruita en la jaro 587. En la jaro 1033 en la abatejo de Payerne estis kronigita la reĝo Konrado la 2-a de Burgonjo. Kiam en la jaro 1536 la urba ŝtato Berno konkeris Vaŭdon, la iama reĝa urbo Payerne ricevis de Berno privilegian statuson. La urbestro de Payerne estis elektita civitano de Payerno kaj ne vokto de Berno. Post la Helveta Revolucio de 1798 Payerne estis dum mallonga tempo ĉefurbo de la Kantono Sarino kaj Brojo. Kiam tiu funkcio estis atribuita al la urbo Friburgo, la civitanoj de Payerne postulis atribuon al Kantono Vaŭdo, kio estis decidita en la jaro 1802. La historia urbomuro estis malkonstruita en la jaro 1830.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti