Corcelles-près-Payerne

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Corcelles

Corcelles-près-Payerne estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 915 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Corcelles-près-Payerne
Blazono de Corcelles-près-Payerne
Blazono de Corcelles-près-Payerne
Blazono de Corcelles-près-Payerne
Kampara domo en Corcelles-près-Payerne
Kampara domo en Corcelles-près-Payerne
Kampara domo en Corcelles-près-Payerne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 563418 / 186713 (mapo)46.8305555555566.9591666666667Koordinatoj: 46° 50′ N, 6° 58′ O; CH1903: 563418 / 186713 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1915
Areo 12,13 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 1562
Komunumkodo 5816
Mapo de Corcelles-près-Payerne
Mapo de Corcelles-près-Payerne
Mapo de Corcelles-près-Payerne
vdr

Geografio redakti

Corcelles-près-Payerne situas en la ebenaĵo de la rivero Brojo, kiu trafluas la komunumon en nordo, kaj la molasaj montetoj de la Svisa Mezlando. La vilaĝo Corcelles situas en la suda parto de la komunumo ambaŭ flanke de la rivero Arbogne, suda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Corcelles en sudo kaj Pont Neuf en nordo, krome al ĝi apartenas diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,13 km², de kiuj 4,4% estas kovritaj de arbaro, 82,5% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Corcelles-près-Payerne limas en nordo al Vallon (FR), en nordnordoriento al Missy, en nordoriento al Dompierre (FR), en oriento al Russy (FR), en sudo al Montagny, en okcidento al Payerne, kaj en nordokcidento al Grandcour.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, de kiu kondukas la kantona ĉefvojo 186 tra la vilaĝocentro de Corcelles al Payerne kaj Estavayer-le-Lac. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en nordo tra la komunuma teritorio, situas proksimume 3 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Payerne. La komunumumo disponas pri du stacidomoj, unu ĉe la trajnlinio de Morato al Payerne kaj la alia ĉe la linio de Friburgo al Payerne.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Corcelles-près-Payerne datiĝas el la jaro 1235 Corsales. Tra la teritorio de la komunumo kondukis siatempe la romia vojo de Avenctium (hodiaŭa urbo Avenches) al Lausonium (hodiaŭa urbo Laŭzano). Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵo de romia akvokondukilo, kiu provizis la romian urbon Aventicum kun trinkakvo. Dum mezepoko Corcelles-près-Payerne apartenis al la Senjorujo Payerne. Dum la tempo de la berna regado de 1536 ĝis 1798 ĝi estis sub la regado de la urbestro de Payerne kaj havis du delegitojn en la urba konsilio kaj 3 delegitojn en la civita konsilio de Payerne. En 1801 Corcelles-près-Payerne estis disigita de Payerne kaj fariĝis memstara komunumo. En la jaro 1817 plenumiĝis la divido de la bienoj de Payerne kaj Corcelles. Ĝis 2006 Corcelles-près-Payerne apartenis al la Distrikto Payerne, kiu tiam estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti