Montagny FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Montagny FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montagny.

Montagny estas urbo kaj komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2083 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Cousset.

Montagny
Blazono de Montagny
Blazono de Montagny
Blazono de Montagny
Montagny-les-Monts
Montagny-les-Monts
Montagny-les-Monts
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 48′ 38″ N 6° 59′ 32″ O / 46.81056 °N, 6.99222 °O / 46.81056; 6.99222 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 38″ N 6° 59′ 32″ O / 46.81056 °N, 6.99222 °O / 46.81056; 6.99222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2083
Areo 17,52 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 1774 Montagny-les-Monts
1775 Mannens-Grandsivaz
1776 Montagny-la-Ville
Komunumkodo 2029
Mapo de Montagny
Mapo de Montagny
Mapo de Montagny
vdr

Geografio redakti

Montagny situas en nordokcidento de la Friburga Mezlando, proksimume 4 kilometrojn orientsudoriente de la vaŭda urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Montagny-la-Ville, Montagny-les-Monts, Mannens-Grandsivaz, Cousset, Les Arbognes, Tours kaj Le Grabou.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,52 km², de kiuj 33,7 % estas kovritaj de arbaro, 57,2 % servas por agrikulturo kaj 8,2 % por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Montagny limas en nordo al Corcelles-près-Payerne (VD), en nordnordoriento al Russy, en nordoriento al Léchelles, en orientnordoriento al Ponthaux, en oriento al Noréaz, en sudoriento al Prez-vers-Noréaz, en sudsudoriento al Corserey, en sudo al Torny, kaj en okcidento al Payerne (VD).

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Payerne. Per la trajnlinio de Friburgo al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo situas en Cousset. De Cousset poŝtaŭtolinio konektas la ceterajn vilaĝojn de la komunumo al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Montagny estis fondita la 1-an de januaro 2000 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Montagny-la-Ville kaj Montagny-les-Monts. Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 al la komunumo estis integrita ankaŭ Mannens-Grandsivaz.[3] La unua dokumenta mencio de Montagny datiĝas el la jaro 1177 kiel Montaniaco. Dum mezepoko la vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo apartenis al la Senjorujo Montagny, kiu en la jaro 1498 fariĝis friburga voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1831 distrikto. De 1831 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Dompierre, tiam ĝi sub la nova konstitucio de Kantono Friburgo estis integrita al la nova distrikto Brojo.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti