Cugy FR
- La mallongigo FR en Cugy FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cugy. |
Cugy estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1444 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Cugy | |
---|---|
Blazono de Cugy | |
Preĝejo Sankt-Marteno en Cugy | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46° 48′ 53″ N 6° 53′ 27″ O / 46.81472 °N, 6.89083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 53″ N 6° 53′ 27″ O / 46.81472 °N, 6.89083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1444 |
Areo | 9,91 km² |
Alteco | 475 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1482 |
Komunumkodo | 2011 |
Mapo de Cugy | |
Geografio
redaktiCugy situas en la friburga eksklavo de Estavayer sur la ebenaĵo de la rivero Brojo inter Payerne kaj Estavayer-le-Lac. Tra la komunumo fluas la rivereto Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cugy kaj Vesin, kaj la vilaĝetoj Moulin de Glâne kaj Grange des Bois, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,86 km², de kiuj 19,5% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Cugy limas en nordo al Bussy, en oriento al Payerne (VD), en sudoriento al Fétigny, en sudo al Ménières, kaj en okcidento al Les Montets.
Trafiko
redaktiEn Cugy kuniĝas la kantonaj vojoj n-ro 150, 185, kaj 186, kiuj konektas Payerne, Estavayer-le-Lac kaj Lauzano. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Payerne situas rekte apud la orienta limo de la komunumo. Cugy disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Payerne al Estavayer-le-Lac.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Cugy datiĝas el la jaro 968 kiel Cuzziaco. Dum mezepoko Cugy apartenis kiel feŭdo al la Senjoroj de Cuzie, kiuj estis vasaloj de la Senjoroj de Estavayer. La feŭdo poste apartenis al diversaj senjoroj, ĝis ĝin akiris en la jaro 1477 la urbo Friburgo, kiu ĝis en la jaro 1536 atribuis al la Voktejo Estavayer. La voktejo en la jaro 1798 surbaze de la Helveta Revolucio estis transformita al distrikto kaj en la jaro 1848 integrita per la nova konstitucio de Kantono Friburgo al la distrikto Brojo.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Cugy
- Cugy FR (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cugy – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)