Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono

La Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono, (hispane Archivo General de la Corona de Aragón, arabe Archivo d'a Corona d'Aragón, katalune Arxiu de la Corona d'Aragó), origine hispane Archivo Real de Barcelona kaj katalune Arxiu Reial de Barcelona, estas historia arkivo kun sidejo en Barcelono, Katalunio, Hispanio, dependa de la Ministerio de Kulturo kaj Sporto regita pere de Patronato (miksa institucio). Dum jarcentoj ĝi estis la arkivo de la reĝo de Aragono kaj apartenis ekskluzive al la reĝo de la Reĝlando Aragono. Ĝi estis gastigita ĝis 1770 en la Plejgranda Reĝa Palaco de Barcelono.[1]

Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono
arkivo
Komenco 14-a jarcento vd
Geografia situo 41° 23′ 41″ N, 2° 11′ 10″ O (mapo)41.3947051656992.1861519783008Koordinatoj: 41° 23′ 41″ N, 2° 11′ 10″ O (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Situo Barcelono
Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono (Barcelono)
Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono (Barcelono)
DEC
Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono
Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono
Map
Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono
Posedata de Ministerio pri Kulturo kaj Sporto de Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

El 1318 ĝi 1993 estis en la Palaco Lloctinent (aŭ de la Vicreĝo) de la Palacio Real Mayor de Barcelona. En 1993 oni konstruis novan sidejon ĉe la numero 77a de la strato Almogavaroj de Barcelono. Ekde tiam ĝi havas ambaŭ sidejon: historia ĉe la Palaco kiel loko por ceremoniaj eventoj, ekspozicioj kaj kursoj, dum la nova servas kiel loko por esplorado kaj konservado.

La Arkivo estas unu el la ĝeneralaj arkivoj (kune kun la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ĝenerala Arkivo de Simanko) apartenantaj al la hispana ŝtato.

La plej antikva dokumento estas de la jaro 844; la plej antikva skribaĵo surpapera, de la jaro 1178; la plej antikva skribaĵo en limoĝa lingvo de la jaro 1211; la skribaĵo en aragona lingvo abundas el la 13-a jarcento. La aligo al la iama reĝa arkivo de nombra materialo alidevena, speciale post 1939, igis la Arkivon ĝenerala stokejo de antikva dokumentaro. En la lastaj jaroj, la transigo pro aĉetado aŭ donaco de nova materialo ĉu mezepoka ĉu nuntempa pliigis la iamajn 3 000 m de dokumentaro kalkulitaj en 1961, ĝis nunaj 15 000.

Referencoj redakti

  1. «Archivo de la Corona de Aragón». Archivo de la Corona de Aragón. Konsultita la 16an de januaro 2010.

Literaturo redakti

  • Arxiu de la Corona d'Aragó, Madrid: Ministerio de Educación, Cultura y Deporte, 1999, 16p.
  • UDINA MARTORELL, Federico (dir.). Guía del Archivo de la Corona de Aragón, Madrid, 1986.
  • GONZÁLEZ HURTEBISE, E. Guía histórico-descriptiva del Archivo de la Corona de Aragón en Barcelona, Madrid, 1929.
  • LÓPEZ, Carlos. Speculum. Vida y trabajos del Archivo de la Corona de Aragón. Editorial Irta, 2008, 142p.
  • PLANES i ALBETS, Ramon, y cols. L'Arxiu de la Corona d'Aragó: un nou perfil per a l'Arxiu Reial de Barcelona. Barcelona: Associació d'Arxivers de Catalunya, 2003, 115 p.

Eksteraj ligiloj redakti