Estació de França (stacidomo)
Estació de França aŭ Barcelona-França (katalune Estació de França) estas unu el la stacidomoj de urbo Barcelono, Katalunio. Tiu stacio estas la dua en la urbo laŭ nombro da pasaĝeroj, la ĉefa stacidomo estas Barcelona-Sants.
Barcelona-França | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Originala nomo | Estació de França | |||||||
Stacidomo
| ||||||||
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco • kapostacio | ||||||||
Situo | ||||||||
Lando | Hispanio | |||||||
Loko | Barcelono | |||||||
Geografia situo | 41° 23′ 4″ N, 2° 11′ 7″ O (mapo)41.3845052.185142Koordinatoj: 41° 23′ 4″ N, 2° 11′ 7″ O (mapo) | |||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio
Geografia lokigo sur la mapo : Provinco Barcelono
Geografia lokigo sur la mapo : Barcelono
| ||||||||
Ecoj | ||||||||
Trakoj | 10 | |||||||
Kajoj | 7 | |||||||
Historio | ||||||||
Administrado kaj utiligado | ||||||||
Proprietulo | Adif | |||||||
Trafikanto | Renfe | |||||||
Kodo | 79400 | |||||||
Linioj |
| |||||||
Stacio redakti
Temas pri kapostacio, tio estas trajnoj devas devas ŝanĝi direkton por eliri.
Historio redakti
Estació de França estis konstruita en la 19-a jarcento por iĝi la ĉefa finstacio por trajnoj el Francio (kiel la nomo sugestas), sed ankaŭ por la servoj el la nordoriento de Katalunio kaj Brava Marbordo.
Rekonstruita kaj remalfermita por la Internacia Ekspozicio de 1929, la du monumentaj konstruaĵoj kiuj konsistigas la stacion estis desegnitaj fare de arĥitekto Petro Muguruza kaj inaŭguritaj de la reĝo Alfonso la 13-a. Ili ĉirkaŭas la fervojojn en formo de "U". Entute, la stacio estas 29 m alta kaj 195 m longa. Ĝi estis fermita por renovigado inter 1988 kaj 1992, kaj remalfermita ĝustatempe por la Somera Olimpiko 1992.
Tiu stacidomo estas ĝenerale konsiderata kiel la plej bela de la urbo. Ĝi montras miksaĵon de klasikaj kaj modernaj stiloj: dekoracioj el marmoro, bronzo kaj kristalo, modernismaj skulptaĵoj kaj dekoroj Art Déco. Depost 1970, la stacio estis malkreskanta kontraŭ la disvolviĝo de subtera stacio Barcelona-Sants. Estació de França estas la lasta surtera stacio en Barcelono.
Parto de la origina konstruaĵo nun apartenas al Universitato Pompeu Fabra (konstruaĵo França).
Akcidento redakti
La 28-an de julio 2017 je la 07h15, fervoja akcidento implikanta regionan trajnon rezultigis kvardek vunditojn, el kiuj pluraj serioze vunditaj[1][2].
Bildgalerio redakti
-
Halo
-
Bilet-vendejo
-
Restoracio
Interkonektoj redakti
La stacidomo ne estas rekte konektita al la reto de la Metroo de Barcelono sed situas je 500 metroj de la stacio Barceloneta, sur linio 4.
Referencoj redakti
- ↑ 54 heridos en el accidente de un tren de Rodalies en Barcelona (hispane). El Pais (28.07.2017). Alirita 28.07.2017.
- ↑ www.20min.ch, www.20minutes.ch (28.07.2017). “Un accident de train blesse 48 passagers à Barcelone”, 20 Minutes (fr). Alirita 2017-07-28..
Vidu ankaŭ redakti
Antaŭa direkto | Antaŭa stacio | Trajnoj | Posta stacio | Posta direkto | ||
---|---|---|---|---|---|---|
Sant Vicenç de Calders Vilanova i la Geltrú |
Barcelona-Passeig de Gràcia | Finstacio | Finstacio | |||
Lérida-Pirineos (tra Valls) | Barcelona-Passeig de Gràcia | Finstacio | Finstacio | |||
Lérida-Pirineos (tra Reus) | Barcelona-Passeig de Gràcia | Finstacio | Finstacio | |||
Reus Móra la Nova Flix Riba-roja d'Ebre |
Barcelona-Passeig de Gràcia | Finstacio | Finstacio | |||
Cambrils Tortosa Vinaròs València-Estació del Nord |
Barcelona-Passeig de Gràcia | Finstacio | Finstacio | |||
Casp Saragossa-Delicias |
Barcelona-Passeig de Gràcia | 34 | Finstacio | Finstacio |
Eksteraj ligiloj redakti
- Estació de França en la oficiala retejo de Adif (plurlingva)
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gare de Barcelone-França en la franca Vikipedio.