Tibidabo estas, kun 512 metroj super la marnivelo,[1] la plej alta montopinto de la montaro Collserola, en la municipo Barcelono, Katalunio, Hispanio. Ĝi popularas pro sia vido super la urbo kaj ĝis la maro kaj pro siaj naturaj lokoj, kiuj utilas kiel distrejoj.

Tibidabo
monto
Alteco 512 m
Situo Barcelono, Katalunio, Hispanio
Montaro Collserola
Geografia situo 41° 25′ N, 2° 7′ O (mapo)41.422492.1186Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 7′ O (mapo) f4
Tibidabo (Hispanio)
Tibidabo (Hispanio)
DEC
Tibidabo
Tibidabo
Situo de Tibidabo
Map
Tibidabo
vdr
Konturo de Tibidabo en Barcelono.

Historio redakti

La monteto Tibidabo ekurbaniziĝis fine de la 19a jarcento, per iniciato de la doktoro Salvador Andreu. Komence de la 20a jarcento oni malfermis la Avenuon de la Tibidabo, kiu rapide iĝis areo de la alta klaso barcelona, kaj urbaniziĝis pere de belaj konstruaĵoj de modernisma stilo konstruitaj fare la plej bonkvalitaj arkitektoj tiamaj. En 1901 oni konstruis la Bluan Tramon, kiu trairis laŭlonge de la Avenuo de la Tibidabo ĝis la elirejo de la funikularo kiu iras sur la monto.

Enhavo redakti

Inter la vidindaĵoj de tiu monteto menciindas la Templo de la Sankta Koro, la Amuzparko Tibidabo (la funkcianta amuzparko plej antikva en Hispanio), la Turo Collserola, la Observatorio Fabra, la Scienca Muzeo CosmoCaixa Barcelona

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-27. Alirita 2019-08-02.