Domo Vicens

(Alidirektita el Casa Vicens)

Domo Vicens (hispane kaj katalune Casa Vicens) estas familia loĝejo en Barcelono (Hispanio), dezajnita de Antoni Gaudí kaj konstruita de Manuel Vicens. Ĝi estis la unua grava laboro de Gaudí. Ĝi estas aldonita al la Monda heredaĵo de Unesko "Verkoj de Antoni Gaudí" en 2005.

Domo Vicens
Casa Vicens
dommuzeo
Lando Hispanio vd
Situo Vila de Gràcia
Adreso Carrer de les Carolines, 18-24
Konstrustilo(j) novmaŭra arkitekturo • kataluna modernismo • Secesio vd
Arkitekto(j) Antoni Gaudí vd
Koordinatoj 41° 24′ 13″ N, 2° 9′ 3″ O (mapo)41.403582.15079Koordinatoj: 41° 24′ 13″ N, 2° 9′ 3″ O (mapo)
Domo Vicens (Barcelono)
Domo Vicens (Barcelono)
DEC
Domo Vicens
Domo Vicens
Situo de Domo Vicens
Map
Domo Vicens
Parto de Works of Antoni Gaudí • list of Modernista buildings in Barcelona vd
Retpaĝo https://casavicens.org/es/
vdr
Casa Vicens, Barcelono

Ĝi estis konstruita en la periodo 1883-1889 kaj situas ĉe Carrer de Les Carolines 24, en la distrikto Gràcia de Barcelono. La ejo estas malgranda komparita al similaj strukturoj en la areo. Tamen, la domo estas ampleksa, proksimume 1,160 m² sur kvar niveloj. La plano estas nesimetria kun elstaraj gabloj kaj murapogiloj. Galerioj projekcias eĉ pli for ĉe la pinto. Tegmentoturoj estas rememorigaj pri Maŭra arkitekturo. Ĉar la domo estas privata loĝejo, ĝia interno ne povas esti vizitata.