János Urbanek

hungara maŝinkonstrua inĝeniero

János Urbanek [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urbanek János estis hungara inĝeniero, profesoro. János Urbanek [1] naskiĝis la 6-an de marto 1905 en Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 9-an de septembro 1971 en Hispanio en Barcelono.

Biografio redakti

János Urbanek akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1927. Post siaj studoj li esploris 3 jarojn en optika instituto en Parizo, fine li doktoriĝis en Sorbono. Inter 1930 kaj 1944 li instruis elektroteknikon en universitato József. Komence li estis asistanto, poste lektoro, ekde 1941 privata profesoro. Inter 1944-1949 li estis laboratoriestro en fabriko, poste li fondis esploran instituton, kies ĉefo estis ĝis la pensiuliĝo en 1969. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis nomumita titulara profesoro en 1960. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Sur la diffusion de la lumière par les surfaces polies (1930)
  • Egyenletek mértékfüggetlen írásmódja. MKS-rendszer (1955)
  • Ideális anyagszerkezetek az elektronikában (1979)

Fontoj redakti