Sarrià-Sant Gervasi

urbodistrikto de Barcelono

Sarrià-Sant Gervasi (səriˈa ˈsaɲ ʒəɾˈβazi) estas unu el la plej grandaj urbodistriktoj de Barcelono, Katalunio, Hispanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 149 201 loĝantoj sur areo de 20,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 427 loĝantoj/km².

Sarrià-Sant Gervasi
distrikto • urbodistrikto de Barcelono
Administrado
Statuso urbodistrikto
Regiono Katalunio
Komunumo Barcelono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149 201  (2021) [+]
Loĝdenso 7 427 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 2° 8′ O (mapo)41.398611112.13111111Koordinatoj: 41° 24′ N, 2° 8′ O (mapo) [+]
Areo 20,09 km² (2 009 ha) [+]
Sarrià-Sant Gervasi (Barcelono)
Sarrià-Sant Gervasi (Barcelono)
DEC
Sarrià-Sant Gervasi
Sarrià-Sant Gervasi
Situo de Sarrià-Sant Gervasi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarrià-Sant Gervasi [+]
vdr

Temas pri la distrikto kun la plej alta popersona enspezo, la plej granda proporcio de universitataj diplomoj kaj la plej malalta proporcio de senlaboreco. Ĝi situas en la nordokcidento de la urbo, ĉirkaŭita de la distriktoj de Les Corts, Gràcia, Eixample kaj Horta-Guinardó kaj de la komunumoj Sant Just Desvern, Sant Feliu, Molins de Rei, kaj Sant Cugat de la metropola areo. Ĝi estas formita de la malnovaj vilaĝoj de Sarrià (aldonita al Barcelono en 1927), Vallvidrera (aldonita al Sarrià en 1890), Santa Creu d'Olorda (aldonita al Sarrià en 1916), kaj Sant Gervasi ("Sankta Gervasio") de Cassoles (aldonita al Barcelono en 1897). La unua skriba dokumento trovita pri Sarrià datiĝas el la jaro 987, kaj la originoj de la vilaĝo estas romia kolonio. La malnova monaĥejo Monestir de Pedralbes apartenis al la vilaĝo Sarrià, kaj ĝi nun estas la Muzeo Thyssen-Bornemisza.

Eksteraj ligiloj redakti