Telfero de Montjuïc
Koordinatoj: 41° 22′ 14.25″ N 2° 10′ 13.9″ O / 41.3706250 °N, 2.170528 °O (mapo)
La Telfero de Montjuïc (katalune Telefèric de Montjuïc, hispane Teleférico de Montjuic) estas telfero kiu ebligas aliron al la Barcelona monto de Montjuïc elde la orienta flanko. Malgraŭ ĝia nomo, ne temas tiom pri telfero, kiom pri aertelfero. La 16-an de majo 2007 ĝi remalfermiĝis post renovigo. Aktuale ĝi estas ekspluatata de la kompanio TMB.
Telfero de Montjuïc | |
---|---|
Telfero de Montjuïc | |
nacela telfero • urban aerial tramway route | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | ![]() ![]() ![]() |
Transportsistema speco | Telfero |
Komenco de trafiko | 22-a de junio 1970 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 752 m |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 3 |
Aliaj informoj | |
Posedanto | ![]() |
Transportisto | ![]() |
Trairo
redaktiLa telfero disponas pri tri stacioj: Parc de Montjuïc (kun interkonekto kun Funikularo de Montjuïc), Mirador (halto nur en la direkto Castell > Parc) kaj Castell.
Telfero de Montjuïc | |||
Parc de Montjuïc | |||
Mirador | |||
Castell |
Tarifo
redakti- Iro: 8,20 € plenaĝuloj kaj 6,50 € infanoj (4-12 jaraĝaj).
- Iro kaj reveno: 12,50 € plenaĝuloj kaj 9,00 € infanoj.
Vidindaĵoj
redaktiEl la telfero eblas vidi la tutan urbon Barcelono kaj plurajn el ĝiaj plej reprezentaj lokoj, kiaj: Placo Katalunio, Katedralo de Barcelono, Templo Sankta Familio, krozoŝipoj ankritaj en la Haveno de Barcelono, Olimpika vilaĝo de Barcelono, Turo Agbar, zono de Universala forumo de Kulturoj 2004...
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teleférico de Montjuic en la hispana Vikipedio.