Transports Metropolitans de Barcelona

Transports Metropolitans de Barcelona (TMB) estas la ĉefa operatoro de publika transporto en Barcelono, formita el du antaŭe apartaj kompanioj, Ferrocarril Metropolità de Barcelona, SA. kaj Transports de Barcelona, SA.. Ĝi ekspluatas la plejparton de la metrolinioj kaj lokaj buslinioj de Barcelono kaj ĝia metropola areo.

Transports Metropolitans de Barcelona
negoco • entrepreno vd
Dum 1979 - nekonata/nuntempe
Jura formo ŝtata entrepreno
Sidejo Barcelono
Lando Hispanio
Dungitoj 8 204 (stato: 2019)
Posedata de Metropola areo de Barcelono vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La bus-reto priservas Barcelonon kaj la metropolan areon pere de 109 linioj kiuj trairas entutan distancon de 920,62 kilometroj. La Metroo de Barcelono havas 123 staciojn. Ĝi estas formita el ses linioj kaj unu funikularo. En 2008, TMB transportis 572,39 milionojn da pasaĝeroj. Ĝi havas 7 707 dungitojn[1].

Estas ankaŭ aŭtoritato en Barcelono kiu celas kunordigi kaj integri aliajn kompaniojn de publika transporto (kiel "TRAMMET", por la lokaj tramoj) en la saman reton, "Autoritat del Transport Metropolità".

Referencoj redakti

  1. Transports Metropolitans de Barcelona http://www.tmb.cat/en/transports-en-xifres

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti