Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (FGC) (Fervojoj de la Ĝeneralitato de Katalunio) nome kompanio de fervojoj posedaĵo de la Generalitato de Katalunio, kiu funkcias ĉe kelkaj nesinsekvaj linioj en Katalunio (Hispanio). Totale la kompanio funkcias je 140 km de mallarĝa vojo (1 000 mm) kaj je 42 km de normala vojo (1 435 mm) en la Provinco de Barcelono kaj je 89 km de larĝa vojo (aŭ iberia larĝo, 1 668 mm) en la Provinco de Ilerdo kaj la Pireneoj, du dentorelaj fervojoj kaj kelkaj funikularoj.
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya | ||
---|---|---|
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya | ||
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 5-a de septembro 1979 | |
Sidejo | Barcelono | |
Lando | Hispanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Historie la malsama vojolarĝo kompare kun la resto de la iberiaj fervojoj respondis al la neceso de la kataluna burĝaro eksporti siajn produktojn eksterlande, dum la diversaj hispanaj registaroj el la mezo de la 19a jarcento priokupiĝis ke neniu invado el Eŭropo povu uzi la samlarĝajn fervojojn.
Metropolitena funkcioRedakti
La linioj de la trajnoj de suburbaj servoj de FGC funkcias kiel metroo kompletigante la servojn de la Metroo de Barcelono, transirante Barcelonon kaj la metropolan areon, funkciante kiel tarife integrita servo de alta frekvenco. La numera sistemo de tiuj linioj subdividiĝas en:
- L kiu korespondas al la linioj kiuj funkcias kiel parto de la reto de Metroo de Barcelono (kiu nun konsistas el 12 linioj, el kiuj tiuj de 1 al 5 kaj de 9 al 11 estas ekspluatataj de TMB kaj tiuj de 6 al 8 kaj 12 de FGC).
- S (de Suburbà), kiu korespondas al la linioj kiuj iras de Barcelono ĝis la zonoj 2 kaj 3 difinitaj de "Autoritat del Transport Metropolità" (ATM).
- R (de Rodalies), kiuj korespondas al la interurbaj linioj kiuj superas la zonon 3 de la sistemo de "Autoritat del Transport Metropolità". La metropola areo de Barcelono havas 8 liniojn de Rodalies, el kiuj tiuj de 1 al 4 kaj de 7 kaj 8 estas ekspluatataj de Renfe Operadora, kaj tiuj de 5 kaj 6 kaj 50 kaj 60 de FGC.
- Ca (de Catalunya) nomo de kelkaj regionaj trajnoj de Katalunio. Korespondas al la linio Lleida - la Pobla de Segur. La infrastrukturo estas posedaĵo de FGC kaj estas ekspluatata de Renfe Operadora.
Servoj | De | Al |
---|---|---|
Metropolitenaj servoj | ||
BCN - Pl. Catalunya | Sarrià | |
BCN - Pl. Catalunya | Avinguda Tibidabo | |
BCN - Pl. Espanya | Molí Nou - Ciutat Cooperativa | |
Sarrià | Reina Elisenda | |
Linio Barcelona-Vallès | ||
BCN - Pl. Catalunya | Terrassa Nacions Unides | |
BCN - Pl. Catalunya | Sabadell Rambla | |
BCN - Pl. Catalunya | Rubí | |
BCN - Pl. Catalunya | Universitat Autònoma | |
Linio Llobregat-Anoia | ||
BCN - Pl. Espanya | Can Ros | |
BCN - Pl. Espanya | Olesa de Montserrat | |
BCN - Pl. Espanya | Martorell-Enllaç | |
BCN - Pl. Espanya | Manresa | |
BCN - Pl. Espanya | Manresa (duonrekta) | |
BCN - Pl. Espanya | Igualada | |
BCN - Pl. Espanya | Igualada (duonrekta) | |
Regionaj servoj | ||
Lleida Pirineus | La Pobla de Segur |
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala paĝo de kompanio Arkivigite je 2015-08-28 per la retarkivo Wayback Machine katalune