Alhama estas nelonga rivero de la nordoriento de Hispanio, alfluanto de la dekstra bordo de la grandrivero Ebro. Ĝi trafluas terojn de Sorio, Rioĥo kaj Navaro. Je Corella kaj Alfaro ĝi ricevas la nomon Río Mayor (plej granda rivero). Ties alfluantoj maldekstre estas Añamaza kaj dekstre Linares kaj Montes. La rivero Alhama ekfluas en la montaro Almuerzo, en la municipa teritorio de Suellacabras, provinco Sorio, trafluas 84 km en direkto N-Or, eniras en Rioĥon, trairas al Navaro kaj revenas al Rioĥo ĉe Alfaro, kie enfluos en Ebron.

Alhama
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 84 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Hispanio
vdr

La termino Alhama devenas de la araba "Al Hamma" الحمّة, tradukebla al "terma banloko", alude al termakvoj kiuj estas ĉe la rivero en kelkaj sektoroj, speciale en la zono nomita "Los baños de Fitero" (La banlokoj de F.).

Lokoj trapasataj redakti

Ordigitaj el ekfluo ĝis enfluo: