Aguilar del Río Alhama

Aguilar del Río Alhama [agiLAR delrjoaLAma] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Aguilar del Río Alhama estas etimologie komprenebla kiel Aglejo de la Rivero Alhama.

Aguilar del Río Alhama
Aguilar del Rio Alhama Iglesia de la Asuncion.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26530 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 442  (2022) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 2° 0′ U (mapo)41.961666666667-1.9944444444444Koordinatoj: 41° 58′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 642 m [+]
Areo 54,11 km² (5 411 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aguilar del Río Alhama
Situo de Aguilar del Río Alhama

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aguilar del Río Alhama [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Inestrillas estas submunicipo.

La municipa teritorio de Aguilar del Río Alhama, en la plej sudoriento de la regiono.

GeografioRedakti

Aguilar del Río Alhama estas sur la valo de la rivero Alhama, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Aguilar del Río Alhama havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-284, kiuj komunikas nordoriente kun Cervera del Río Alhama kaj sudokcidente kun San Felices en provinco Sorio; krome laŭ la regiona ŝoseo LR-390 oni komunikas kun Valdemadera kaj Navajún, okcidente.

La municipo estas formata de loĝlokoj Aguilar del Río Alhama, Inestrillas kaj Gutur. La municipa teritorio limas norde kaj oriente kun Cervera del Río Alhama, okcidente (de N al S) kun Valdemadera kaj Navajún, kaj sude kun kvar municipoj de la provinco Sorio (de Ok al Or), Cigudosa, San Felices, Dévanos kaj Ágreda

HistorioRedakti

 
Aguilar del Río Alhama kaj Ermitejo de Valvanera aŭ de Sankta Maria la Antikva.

La plej frua informo datas de la 12-a jarcento. Ĝi estis aligita al Kastilio en 1198. En 1269, Teobaldo la 2-a de Navaro inkludis ĝin en la foruo de Viana kaj rajtigis ĉiusemajnan bazaron por mardoj. Henriko la 1-a I de Navaro ordonis en 1271 al la lokanoj de la domaro Río translokiĝu al Aguilar por formi unusolan teritorion. En 1273, Pedro Sánchez de Monteagut, senjoro de Cascante al kiu apartenis la loko, donis ĝin al la reĝo Henriko. En 1302, la lokanoj plendis kontraŭ funkciuloj de Tudela antaŭ Alfonso Robray, guberniestro de Navaro, kiu rajtigis agilar-anojn.

En la 14-a jarcento, ĉe Juan Ramírez de Arellano, ĝi integriĝis en la senjorlando de Kameroj. En 1452, Johano la 2-a liberigis la lokon senfine el impostoj al vendata vino, kio estis rezultinta en ŝtelado, arestoj kaj eĉ mortoj. En 1463, Henriko la 4-a de Kastilio trudis sian dominadon al multaj lokoj, inter kiuj Aguilar, pro kompromiso kun la franca reĝo Ludoviko la 11-a.

En la 16-a jarcento, oni kreis la graflandon de Aguilar de Inestrillas, por Alonso Ramírez de Arellano, 4-a senjoro de Kameroj kiu metis en la kastelo de Aguilar sian ĉefan sidejon, kune kun la kastelo de Nalda.[1]

AktualoRedakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Aguilar, kie oni malaltiĝis el 2 260 en la 1940-aj jaroj ĝis nunaj 457.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj). Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, la kastelo, arkeologia kuŝejo Contrebia Leucade, iknitoj ktp.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVIII-De la sierra de la Hez a la sierra de Alcarama». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por La Rioja. Logroño: Ochoa Impresores. p. 167. ISBN 84-7359-551-3.