San Felices

municipo en Hispanio

San Felices [sanfeLIzes] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, plej norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Moncayo, aŭ Tierra de Ágreda, lime kun Rioĥo.

San Felices
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42113
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 2′ U (mapo)41.936944444444-2.0269444444444Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 925 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Felices (Provinco Sorio)
San Felices (Provinco Sorio)
DEC
San Felices
San Felices
Situo de San Felices
San Felices (Hispanio)
San Felices (Hispanio)
DEC
San Felices
San Felices
Situo de San Felices

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Felices [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de San Felices en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 59 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 540 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 55 km de Sorio, provinca ĉefurbo, 8 km de Castilruiz en provinco Sorio kaj 6 km de Aguilar del río Alhama (Rioĥo).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cigudosa-San Felices, okupanta 1 780 hektarojn, nome 84% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti