Navajún [nabaĤUN] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loko famas pro mino de pirito kiu estas ekspluatata por ornamaj celoj.

Navajún
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26533
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 2° 6′ U (mapo)41.963888888889-2.0986111111111Koordinatoj: 41° 58′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 16,38 km² (1 638 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navajún (Provinco Rioĥo)
Navajún (Provinco Rioĥo)
DEC
Navajún
Navajún
Situo de Navajún
Navajún (Hispanio)
Navajún (Hispanio)
DEC
Navajún
Navajún
Situo de Navajún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navajún [+]
vdr
La municipa teritorio de Navajún, en la plej sudoriento de la regiono.

Geografio redakti

Navajún estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Alhama. Navajún estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-390, kiu komunikas nordoriente kun Valdemadera kaj sude kun Valdeprado, en le provinco Sorio.

Historio redakti

 
Ermitejo.
 
Ekzemplero de pirito elfosita en la mino de Navajún (95 mm x 78 mm; ĉefa kristalo: 31 mm de eĝo. Pezo 512 g).

La plej frua mencio aperis en 1381, ĉe donacoj de Henriko la 2-a de Trastámara favore al la navara kavaliro Juan Ramírez de Arellano pro ricevita apogo en la lukto kontraŭ Pedro la 1-a de Kastilio. En 1846, Navajún aperis menciita kiel domaro apartenanta al Aguilar del Río Alhama, donita kun tiu al Ramírez de Arellano, senjoro de Kameroj, en 1381, fare de la reĝo Johano la 2-a kiel rekompenso.[1] Ĝis 1842 la nomo estis foje literumita Navajón.

En la Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de Pascual Madoz, publikigita inter 1845 kaj 1850, oni diras, ke Navajún havis tiam 76 domojn ĉe kvar stratoj, urbodomo, prizono kaj bazlernejo, krom banlokoj; oni produktis cerealojn kaj oni bredis ŝafojn kaj iom da kaproj; krome estis ĉasado de birdoj.[2]

En 1965 oni malkovris ĉe la loko kuŝejon de piritoj, kies produkto gravas kiel referenco de kolektismo kaj mineralogio.[3]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Navajún, kie oni malaltiĝis el 336 ĝis nunaj 10.

Aktualo redakti

Navajún estas inter la municipoj kun malplej da loĝantoj en la tuta Hispanio, kun Valdemadera, la toleda Illán de Vacas (6 loĝantoj en 2007) kaj samsenhoma kun Villarroya en Rioĥo kaj Jaramillo Quemado en Burgoso. Estas polmoludejo kaj domo por rura turismo.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj, la mino, iknitoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Historia (España), Real Academia de la; Govantes, Ángel Casimiro de (1846). Diccionario geográfico-histórico de España. Imprenta de los Sres. Viuda de Jordán e Hijos.
  2. León, Junta de Castilla y (2010). «Biblioteca Digital de Castilla y León». bibliotecadigital.jcyl.es. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  3. «Mina de piritas de Navajún - Lugar de interés». La Rioja Turismo@es. Konsultita la 29an de Septembro 2022.