Illán de Vacas [ijAn de vAkas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la plej senhoma municipo en la provinco kaj en la lando.[1]

Illán de Vacas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45681
Politiko
Urbestro Julián Renilla Bru (PP)
Demografio
Loĝantaro 5  (2011)
Loĝdenso 0,55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 4° 33′ U (mapo)39.969444444444-4.5575Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 480 m [+]
Areo 9,15 km² (915 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Illán de Vacas (Hispanio)
Illán de Vacas (Hispanio)
DEC
Illán de Vacas
Illán de Vacas
Situo de Illán de Vacas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Illán de Vacas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio

Toponimio redakti

La termino de Illán devenas el latina Iulianus. La nomo de la loko devenas el kulto al Sankta Illán aŭ Julián. La dus termino de la nomo, Vacas, havas araban devenon ĉar devenas de la vorto Wakka kaj ne rilatas al hispanlingva vaca nome bovino.

En dokumento de la dua duono de la 16a jarcento oni diras, ke la loko nomiĝas Vacas kaj ke en ĝi loĝis religiulo nome Illán.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Illaneros. La censita populacio en 2011 estis de 5 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,55 loĝ/km².

Situo redakti

Illán de Vacas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 480 m; je 59 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 9.15 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′10″ N 4°33′27″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas sur «ebena tereno».[2] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Los Cerralbos norde, Otero nordoriente, Domingo Pérez oriente, Cebolla sude kaj Lucillos okcidente.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Ĝi estis ligata al Los Cerralbos, kaj fondiĝis el kampardomo. Aperas en dokumento de 1512 indike ke tri viroj soldatiĝis el tiu loko.

En la 17a jarcento oni reloĝigis la lokon per 37 familioj. En la unua duono de la 20a jarcento estis ĝis 100 loĝantoj sed terura elmigrado okazis el la 1960-aj jaroj ĝis nulo da loĝantoj en 1991. Poste reloĝiĝis sed ĉiam sub 10 loĝantoj.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la dekstraj partioj, fakte la urbestro estis ĉiam Julián Renilla Bru, filo de la iama antaŭa urbestro.

Notoj redakti

  1. http://www.ine.es/jaxi/menu.do?type=pcaxis&path=%2Ft20%2Fe260%2Fa2009%2F&file=pcaxis&N=&L=0 Arkivigite je 2010-11-18 per la retarkivo Wayback Machine Cifras de población referidas al 01/01/2009, Real Decreto 1918/2009, de 11a de decembro, konsultita la 13an de oktobro 2010.
  2. Madoz, volumeno 9, paĝoj 416 kaj 417.

Vidu ankaŭ redakti