La komarko Torrijos [toRIĥos] estas komarko de la Provinco Toledo, Hispanio. Ĝi troviĝas situanta en privilegia areo, ĉar ĝi formas parton liman kun la komarkoj Talavera kaj Toledo. Foje oni nomigis ĝin erare Norda Sagro, kio montras mankon de realismo geografia (ĉiukaze orienta).

Mapo de la komarko en la provinco toleda
Mapo de la komarko kun la ĉefurbo markita
Preĝejo de Torrijos, konstruigita de Teresa Enríquez.
Vidaĵo de la Ĉefa Placo de La Puebla de Montalbán.
Kastelo de Malpica de Tajo.
Kastelo de Maqueda.

Municipoj redakti

Municipo Populacio Areo Denseco
Torrijos 13.374 17 786.7
Fuensalida 11.042 68 162.3
La Puebla de Montalbán 8.472 141 60.0
Méntrida 4.780 87 54.9
Cebolla (Toledo) 3.834 37 103.6
Camarena 3.704 66 56.1
Escalona del Alberche 3.523 72 48.9
Santa Olalla (Toledo) 3.522 72 48.9
Santa Cruz de Retamar 2.998 130 23.0
Novés 2.807 42 66.8
Almorox 2.458 65 37.8
Gerindote 2.441 44 55.4
Portillo de Toledo 2.244 20 112.2
El Casar de Escalona 2.225 40 54.6
El Carpio de Tajo 2.184 112 19.5
Malpica de Tajo 2.120 80 26.5
La Torre de Esteban Hambrán 1.793 51 35.1
Quismondo 1.675 15 111.6
Escalonilla 1.576 51 30.9
Burujón 1.422 35 40.6
Santo Domingo-Caudilla 1.058 54 19.5
Nombela 1.057 122 8.6
La Mata (Toledo) 1.023 19 53.8
Villamiel de Toledo 906 42 21.5
Carmena 864 47 18.3
Hormigos 792 28 28.2
Arcicóllar 779 31 25.1
Rielves 757 33 22.9
Alcabón 747 8 93.3
Albarreal de Tajo 725 42 17.2
Lucillos 658 40 16.4
Camarenilla 628 24 26.1
Huecas 617 27 22.8
Barcience 616 19 32.4
Montearagón 579 12 48.2
Maqueda 541 78 6.9
Domingo Pérez (Toledo) 525 13 40.3
Los Cerralbos 488 40 12.2
Otero (Toledo) 364 30 12.1
Carriches 313 19 16.4
Erustes 259 10 25.9
Mesegar de Tajo 243 18 13.5
Aldea en Cabo 213 26 8.1
Paredes de Escalona 158 25 6.3
Illán de Vacas 5 9 0.5

Toponimio redakti

La aktuala komarko de Torrijos naskiĝas post la unuigo de la iamaj komarkoj Valo Alberĉe, kies ĉefurbo estis Escalona, kaj El Retamar (genistejo), kiu havis Torrijos por ĉefurbo. La nomo de tiu lasta estas tre antikva, kaj rilatas al abundo de samnoma makiso en la zono, kiel sekvo de la degradado de la iamaj kverkarbaroj.

Post la aŭtonomiigo de la regionoj kiu okazigis la naskon de Kastilio-Manĉo, la Diputitaro de Toledo (provinca municiparo) kreis la nunajn komarkojn kaŭ kiuj dividiĝas la provinco, kvankam ofte la nunaj limoj ne koincidas kun la iamaj. Tio okazas ĉe la aktuala komarko de Torrijos, elirita el la unuigo de la du menciitaj komarkoj (nome Valo Alberche kaj Retamar).

Geografia etendo redakti

La limoj koincidas preskaŭ tute kun la rivero Gvadaramo kaj La Sagra oriente; norde kun la Regiono de Madrido; sude limas la rivero Taĵo, kaj okcidente kun El Casar de Escalona, la komarko de Talavera de la Reina kaj la montaro de San Vicente, kiu estas la deklivero de la sierra de Gredos.

Temas ĉefe pri ebenaĵo, taŭga por la kultivo de cerealoj, kvankam eblas trovi ankaŭ valojn ĉe la bordoj de la riveroj Taĵo, Alberĉe kaj Gvadaramo. Elstaras la ĉeriveraj tervaloj de La Puebla de Montalbán riĉodonaj por fruktarboj kaj legomoj.

Abundas olivarbaroj, kaj tiele Torrijos estis konata laŭ la nomo de Torrijos de Los Olivares aŭ de Las Olivas (de la olivarbaroj aŭ de la olivoj), kvanakm tio lasadis terenojn al aliaj kultivoj, ĉefe cerealoj kaj vitejoj. La vito abundas, kaj produktas fortajn vinojn de alta gradado. La devennomigo Méntrida famiĝis pro bonkvalitaj vinoj. Elstras tiudirekte Camarena, Escalona del Alberche, Almorox, Arcicóllar, Fuensalida, Portillo de Toledo, Santo Domingo, La Torre de Esteban Hambrán kaj Méntrida.

 
Pinaro de Almorox ĉe la urbanizaĵo El Pinar.

Aliflanke ekzistas la pinaroj de Almorox, la kverkvaroj de Méntrida, kie la anzino elstaras, same kiel en zonoj de Santa Cruz del Retamar, ĉe la bieno Alamín. Estas ankaŭ zonoj kie abundas genistoj kaj cistoj, kio plibeligas spacojn en epoko de florado.

Klimato redakti

La klimato estas de tipo kontinenta, malvarma vintre kaj tre varma somere, sen apenaŭ printempo aŭ aŭtuno. La temperaturoj superas foje la 40 gradojn somere, kaj subas el nulo kelkajn tagojn en vintro. La precipitaĵo estas de ĉirkaŭ 450 litroj por m², kaj la neĝo falas nur rare.

Ekonomio redakti

Ekzistas malmultaj lokoj dediĉataj al la industrio, elstaras nur Torrijos kaj Fuensalida, kvankam en aliaj lokoj ekfunkciis diversaj industrioj, kiaj en Portillo de Toledo, por sanproduktoj, aŭ Escalonilla, kun starigo de industria areo.

La ĉasado estas tradicia resurso kaj distrotipo, ĉefe por perdrikoj, leporoj kaj kunikloj. Iam ludis gravan trolon la fiŝkaptado, sed nun poluado kaj enmeto de invadaj specioj finigis kun la indiĝenaj specioj iam kaptataj kiaj karpoj aŭ barbioj.

Interesaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti