Nombela estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Nombela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45917
Politiko
Urbestro Carlos Gutiérrez Prieto
Demografio
Loĝantaro 1 057  (2010)
Loĝdenso 8,66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 4° 30′ U (mapo)40.154166666667-4.5069444444444Koordinatoj: 40° 9′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 498 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Nombela (Hispanio)
Nombela (Hispanio)
DEC
Nombela
Nombela
Situo de Nombela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nombela [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Nombela en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Nombela" povus deveni el latina LVMBA 'monteto', pli precize el ties diminutivo LVMBELLA.[1] En la kosmografio de Fernando Colón, la filo de Kristoforo Kolumbo aperas citata kiel monvela kiu signifus 'monto el kie oni viglas aŭ maldormas'. La monto povus esti tiu nomata El Berrocal aŭ La Atalaya, proksima al Vado de Hormigos ĉe la rivero Alberĉe.[2] Probable la toponimo povus deveni ankaŭ el la situo monta kie troviĝas la municipo, ĉe kelkaj montetoj kaj ĉe deklivaro de montareto (sierra).

Estas du aliaj versioj, malpli fidindaj, pri la origino de tiu termino.[3] La unua sugestas la nomon de kristana konkerinto, la infanto de Aragono don Vela kaj de tie koruptece al Nombela. La dua teorio, jam ekzistanta en 1578, klarigas pri la viglado farita en la kastelo de Escalona, kaj oni diris, ke la najbara domaro "non vela" (ne viglas), ĉar ties loĝantoj ne estis devigataj plenumi tiun servon.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Nombelanos. La censita populacio en 2010 estis de 1.057 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,66 loĝ/km².

Situo redakti

Nombela estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 498 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 122 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°9′15″ N 4°30′25″ Ok.

Geografio redakti

 
Hidrografio.

Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cenicientos norde, en la provinco de Madrido kaj Aldea en Cabo nordoriente, Escalona oriente, Hormigos sudoriente, El Casar de Escalona kaj Los Cerralbos sude, Cardiel de los Montes kaj Garciotum, kaj Pelahustán okcidene en la provinco de Toledo.

La plej alta pinto troviĝas ĉe la limo kun Aldea en Cabo norde, en la monto Berrocal kun 1.067 msm. Sude kaj lime fluas la rivero Alberĉe, en direkto oriente okcidenten, kien enfluas la rojoj Osillo, Parra kaj Soto kiuj fluas de nordo suden.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (tritiko, hordeo kaj vino) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Ankaŭ ĉasado de kunikloj kaj predrikoj. La malabunda industrio kaj komerco rilatis al tiuj produktoj. Aktuale la hegemonia sektoro estas la konstruado kun 40,4 % de la totalo de entreprenoj, sekve de la servoj kun 23,4 %, industrio kun 21,3 kaj laste la agrikulturo kun 14,9 %.

Historio redakti

En 1100 la loko estis konkerata al la islamanoj fare de la infanto Vela de Aragón. Post jaroj la reĝo Alfonso la 8-a ŝanĝis al la familio García Yáñez, inter aliaj lokoj, la kastelon de Nombela, kie ili setligis sian neblan sidejon, ŝanĝe por la lokoj de Magán, Mocejón kaj la vinfarejoj de Talavera kaj Madrido. La loko aperas en dokumeto de tiu reĝo kaj pli certe en la Libro de la Montería (ĉaslibro) verkita en 1344.

La populacio duoniĝis pro elmigrado dum la 1960-aj jaroj al malpli da mio da loĝantoj kaj tiel stabiliĝis.

Monumentoj redakti

Preĝejo de la 16a jarcento, ermitejo ununava kaj pilorio de la renesanco.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 253, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Instituto Nacional de Estadística, Diputación de Toledo, 2007, http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=169&f=169&codine=45117&id_ent=171 2007.
  3. Citataj en www.diputoledo.es

Vidu ankaŭ redakti