Garciotum estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Garciotum
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45643
Politiko
Urbestro Germán Herradón Palomo
Demografio
Loĝantaro 171  (2011)
Loĝdenso 7,43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 4° 39′ U (mapo)40.096944444444-4.6455555555556Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 547 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Garciotum (Hispanio)
Garciotum (Hispanio)
DEC
Garciotum
Garciotum
Situo de Garciotum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garciotum [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Garciotum en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Garciotum" devenas el unuiĝo de du nomoj aŭ familinomoj, nome García kaj Fortún,[1] probable nomo de la persono aŭ personoj kiuj reloĝigis la zonon post la rekonkero. En 1996 ĝi estis nomigita kiel Garciotún.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Garciotunense. La censita populacio en 2011 estis de 171 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,43 loĝ/km².

Situo redakti

Garciotum estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 547 m; je 73 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′49″ N 4°38′44″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur monteto ĉe ties suda deklivo»[2] en la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Pelahustán, Nuño Gómez, Cardiel de los Montes, Castillo de Bayuela kaj El Real de San Vicente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Tra la teritorio fluas du rojoj nome Molinos kaj San Benito[2]

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Garciotum naskiĝis kiel domaro de reboĝigo kies fondon realigis iu GARÇI FORTUN, nomo de kie devenis la aktuala nomo. En 1250 estis menciita la unuan fojon en la informoj fare de la kardenalo Gil Torres al episkopo de Ávila.

Garciotum, kun Hinojosa, El Real, Nuño Gómez kaj Marrupe estis domaroj apartenantaj al senjorlando jurisdikcia de Castillo de Bayuela, kies titolo de vilaĝo de senjorlando estis akirita la 12a de oktobro de 1393. La unua senjoro de la jurisdikcio estis Ruy López Dávalos, kaj poste la konestablo Álvaro de Luna, kaj post lia morto lia edzino Juana de Pimentel kiu proponis ĝin al filino María de Luna y Pimentel, kiu siavice edziniĝis al Iñigo López de Mendoza kaj tiele la senjorlando pasis al la familio Mendoza, poste Portocarrero kaj poste Dukoj de Híjar.

Ĉirkaŭ 1594 Garciotum havis 96 anojn, tio estas, 480 lokanoj.

La sendependo de Garciotum kaj kategorio de vilaĝo estis donata de la reĝo Filipo la 4-a la 21an de septembro de 1663, kiam li estis markiso de Montesclaros kaj Castillo de Bayuela Don Luis Fernández Portocarrero.

En la 18a jarcento, kaj laŭ la Catastro de Ensenada, Garciotum havis 51 anojn (255 lokanojn), kaj estis 59 domoj en la vilaĝo. Estis urbodomo, kalkoforno, komuna kverkarbaro, nombraj bienoj kaj fruktoĝardenoj, du muelejoj por faruno kaj unu por oleo kaj inter brutaro estis: 150 bovoj, 8 ĉevaloj, 550 porkoj, 340 ŝafoj, 270 kaproj kaj 235 abelujoj.

Meze de la 19a jarcento estis 50 domoj kaj lernejo por 8 infanoj kaj 12 infaninoj.[2]

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 182, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 Madoz, volumeno 8, paĝoj 310 kaj 311.
  • DEZA AGÜERO, Ángel (1984): El Puente de los Molinos o de Saucedoso. Madrid. 1984 (inédito) en ARCHIVO MUNICIPAL DE TALAVERA DE LA REINA. Fondo Ángel Deza Agüero. Legjo 10. Documento 5.
  • JIMENEZ DE GREGORIO, Fernando (1962): Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII. Población, sociedad, economía e historia. Tomo II. Toledo. 1962, p.319.
  • GUTIÉRREZ PULIDO, David (2006a): "Vestigios romanos en la Sierra de San Vicente" en Boletín de la Sociedad de Amigos de la Sierra de San Vicente, nº6. 2006, pp. 57-69.
  • GUTIÉRREZ PULIDO, David (2006b): "Garciotún: Algunas formas gráficas del nombre" en Aguasal, nº 38, diciembre de 2006. Castillo de Bayuela (Toledo). Sociedad de Amigos de la Sierra de San Vicente. p.15
  • GUTIÉRREZ PULIDO, David (2007): "Culto serrano hacia Santa María Magdalena" en Aguasal, nº 40, agosto de 2007. Castillo de Bayuela (Toledo). Sociedad de Amigos de la Sierra de San Vicente. pp.32-33.
  • GUTIÉRREZ PULIDO, David (2008): "1663. Título de villazgo de Garciotum" en Aguasal, nº 43, agosto de 2008. Castillo de Bayuela (Toledo). Sociedad de Amigos de la Sierra de San Vicente.

Vidu ankaŭ redakti