Carriches [karIĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Carriches
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45532
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Isidro Castaño del Pino
Demografio
Loĝantaro 315  (2011)
Loĝdenso 16,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 4° 27′ U (mapo)39.961666666667-4.4577777777778Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 27′ U (mapo)
Alto 553 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Carriches (Hispanio)
Carriches (Hispanio)
DEC
Carriches
Carriches
Situo de Carriches

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carriches [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Carriches en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Estas du teorioj pri la deveno de la termino "Carriches". La unua indikas, ke povus deveni de la termino "carrizal" aŭ "carrizos" de mozaraba deveno (kareksejo). La dua baziĝas sur la okazas apero skribita kiel "Carriche" aŭ "Carruche", kio pensigas pri la ligna ilo uzata por elpreni teron el farataj putoj kaj kiu populare estas konata per ambaŭ nomoj. Tiu dua teorio aspektas pli solida, ĉar en la 16a jarcento ŝajne la vilaĝo havis akvon nur el putoj ĉar ne havis fonton.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Carrichanos. La censita populacio en 2011 estis de 315 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,58 loĝ/km².

Situo redakti

Carriches estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 553 m; je 45 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′42″ N 4°27′28″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Santa Olalla, Carmena, La Mata, Mesegar de Tajo kaj Erustes, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

En la 16a jarcento aperas kiel malgranda domaro majoritate de kamparanoj, kiu iĝis vilaĝo en tempo de la reĝo Fernando la 6-a (Hispanio).

Meze de la 20a jarcento la populacio trioniĝis el 900 al 300 pro elmigrado al Madrido, sed poste stabiliĝis.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la dekstraj partioj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti