La Mata (Toledo)

(Alidirektita el La Mata)

La Mata estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Mata
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45534
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro María Ángeles Delgado Gómez
Demografio
Loĝantaro 1 022  (2010)
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 4° 26′ U (mapo)39.943611111111-4.4380555555556Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 826 m [+]
Areo 19,20 km² (1 920 ha)
La Mata (Hispanio)
La Mata (Hispanio)
DEC
La Mata
La Mata
Situo de La Mata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Mata (Toledo) [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Mata en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Mata" devenas el malfrua latina MATTA, kiu sisvice devenas el fenica kun la signifo komenca de 'mato el junkoj', 'tolkovrilo', kiu poste signifos 'arbaraĵo'.[1] Eble la nomigo de "La Mata" rilatas malpli al vegetaĵaro ol al enklavo kie troviĝas la vilaĝo, ĉe monteto. Tiele Álvarez Maurín indikas ke la termino povus simili al 'vegetaĵaro troviĝanta sur la deklivo de monteto'.[2]

Inter matanoj estas tradicio ke la nomo de La Mata rilatas al fakto ke en tempo de ties fondo estis tie granda densa plantaro de rubuso.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Mateños. La censita populacio en 2010 estis de 1.022 loĝantoj kaj la denseco estas de 53,23 loĝ/km².

Situo redakti

La Mata estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centrokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 567 m; je 44 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19.20 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′37″ N 4°26′17″ Ok.

Geografio redakti

La municipo situantas «sur ebenaĵo ĉe monteto nome Arcolla».[3] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Carriches kaj Santa Olalla norde, Carmena oriente, El Carpio de Tajo sude kaj Mesegar de Tajo okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La rojo Carpio trafluas la municipo de nordo suden, kaj enfluas ĉe la rivero Taĵo en la akvorezervejo Carpio, jam en la teritorio de El Carpio de Tajo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

En dokumento de 1205 aperas menciata La Mata okaze de donaco de teroj kiun realigas la superulo Martín Martínez de la Ordeno de Kalatravo: «... omnem hereditatem, quam habemus in Mata... ».[4] Ĝi fondiĝis proksimume en la 15a jarcento, el gastejo samnoma, apartenanta tiam al Santa Olalla. Kiam ĝi estis nur domaro, ĝi dependis el graflando de Orgaz.

En 1526 Karlo la 1-a vizitis la vilaĝon. En 1650 ĝi havis jam 50 familiojn kaj post du jaroj oni donas al ĝi la titolon de vilaĝo sendependiĝante de Santa Olalla, kvankam pluestis integrata en la senjorlando de Orgaz.

Dum la 1930-aj jaroj la vilaĝo havis pli da du mil loĝantoj, sed pro elmigrado dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, la populacio duoniĝis kaj el la 1980-aj jaroj ĝi havis nur iom malpli da mil loĝantoj.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 226, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Álvarez Maurín, María del Pilar, Diplomática asturleonesa. Terminología toponímica, León, 1994, Universidad de León, paĝo 224.
  3. Madoz, volumo 11, paĝo 287.
  4. J. de Ortega y Cotes kaj aliaj, Ordinis Militiae de Calatrava, Madrido, 1761.

Vidu ankaŭ redakti