El Carpio de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

El Carpio de Tajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45533
Retpaĝaro www.elcarpiodetajo.es
Politiko
Urbestro Pablo Benavente Baltasar
Demografio
Loĝantaro 2 184  (2010)
Loĝdenso 19,16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 53′ N, 4° 27′ U (mapo)39.8875-4.4544444444444Koordinatoj: 39° 53′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 482 m [+]
Areo 114 km² (11 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Carpio de Tajo (Hispanio)
El Carpio de Tajo (Hispanio)
DEC
El Carpio de Tajo
El Carpio de Tajo
Situo de El Carpio de Tajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Carpio de Tajo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Carpio de Tajo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Carpio" eble devenas el nomoj por fortikaĵoj kiujn la iberoj konstruis borde de la riveroj kaj kiuj, kaj ili kaj postaj romianoj, nomis "carpias". Tiele la nomo de la vilaĝo signifus "fortikaĵon aŭ kastelon ĉe la rivero"

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Carpeños. La censita populacio en 2010 estis de 2.184 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,16 loĝ/km².

Situo redakti

El Carpio de Tajo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 482 m; je 40 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 114 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°53′15″ N 4°27′16″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta sur tereno monteca borde de la dekstra bordo de la rivero Taĵo, kiu trapasas sian teritorion de oriento okcidenten, en la komarko de Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de La Mata, Escalonilla, La Puebla de Montalbán, Villarejo de Montalbán, Malpica de Tajo kaj Mesegar de Tajo, ĉiuj de la provinco Toledo.

Estas rojo nomita del Carpio kiu enfluas en la riveron Taĵon. La ĉefaj bienoj nomiĝas Calatravilla, Bayona, los Valles, Quintanilla, Ventilla, Velasco, Cabezaparda, Cerrotravieso, la Arcuela, los Chortales, las Veguillas, Parditos, Portachuelo, Piedras del Gallo, Madrigal, Obra Molinera, Bañuela, Valdelaosa, Juan Molina, Alejillos kaj Madrigalejo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La deveno estas probable de keltoj, loĝata eble de paŝtistoj. En la romia epoko ŝoseo ligis jam tiun vilaĝon kun Toledo. En la epoko de visigotoj ĝi akiris gravon. Ĝi estis okupata de islamanoj ĝis la reconquista fare de Alfonso la 6-a. Ĝi apartenis el la dua duono de la 16a jarcento al regno de Montalbán ĝis 1737, kiam ĝi akiris la titolon de vilaĝo kaj oni starigas la jurisdikcian pilorion kiu konfirmas ties sendependecon.

Meze de la 19a jarcento la loka industrio konsistis je 4 fabrikoj de vitro, 5 teksejoj de sakoj, 6 muelejoj por oleo kaj unu por faruno. La municipa buĝeto enspezis el la produktado de la vilaĝa kverkarbaro, la boati kiu trapasis la Taĵon kaj la urbaj impostoj.

En 1930 la populacio estis de 4,390 loĝantoj, kiu malaltigis pro la Hispana Enlanda Milito ĝis 3,511, kaj kvankam dum la posta jardeko rekuperiĝis iome ĝis 3,900 denove sinsekve malkreskis pro elmigrado al Madrido kaj aliaj lokoj (male al la vilaĝoj de la nordo de la provinco, ne tiom malproksimaj) ĝis 2,247 en 1991. De tiam la populacio restis stabila, ĉar oni kompensis maljunigadon kaj elmigradon per alveno de enmigrintoj.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Diputación de Toledo. Celdrán, Pancracio (2006). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. ISBN 84-670-0146-1.
  • Madoz, Pascual (1846), Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, tomo V, Madrid: Est. Literario-Tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, p. 583.

Vidu ankaŭ redakti