Maqueda [makEda] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Maqueda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45515
Politiko
Urbestro Esteban Ríos Martín
Demografio
Loĝantaro 563  (2011)
Loĝdenso 7,22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 4° 22′ U (mapo)40.064722222222-4.3716666666667Koordinatoj: 40° 4′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 501 m [+]
Areo 78 km² (7 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Maqueda (Hispanio)
Maqueda (Hispanio)
DEC
Maqueda
Maqueda
Situo de Maqueda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maqueda [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Maqueda en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Maqueda" devenas, laŭ la radiko mkd, de la araba "Maqqada", kiu signifas 'estabila', 'firma', 'fiksa'.[1] Aliaj fakuloj ne samopinias kun tiu interpreto. Tiele Corominas opinias ke devenas el araba, sed el radiko kyd, tio estas Maqueda el Makîda kiu signifus 'fortikaĵo', 'strategia', 'ruze konstruita'.[2]

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Maquedanos. La censita populacio en 2011 estis de 563 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,22 loĝ/km².

Situo redakti

Maqueda estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 501 m; je 45 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 80 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 78 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′53″ N 4°22′18″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur monteto kaj ties deklivaroj, ĉe la rojo samnoma kaj ĉe la ĝenerala ŝoseo de Ekstremaduro».[3] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Escalona norde, Quismondo kaj Santa Cruz del Retamar nordorente, Portillo de Toledo oriente, Novés sudoriente, Santo Domingo-Caudilla sude, Santa Olalla sudoriente kaj Hormigos okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Tra la municipo fluas la rojoj Molinillo (Mulejeto) kiu enfluas en tiu de Gualavisa, kaj tiu kun tiuj de Aljama kaj Prada, en Grande.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

Estas restaĵoj de epoko de la Romia Imperio.

La loko estis konkerita de la reĝo Alfonso la 6-a en 1083. Ĝi estis ĉefloko de la Komunumo de Maqueda. En 1177 ĝi estis donata al la Ordeno de Kalatravo fare de Alfonso la 7-a.

Karlo la 1-a kreis la Duklandon de Maqueda en 1530 por Diego de Cárdenas, superulo de Leono, kaj Teresa Enríquez.

Ĉirkaŭ 1500 la praavo patrina de Cervantes, Diego Sánchez de Cortinas, postenis kiel provoso en la fortikaĵo de Maqueda.

En 1780 incendio detruis tute la monaĥinejo de Franciskaninoj kiuj devis translokiĝi al alia de la sama ordeno en La Puebla de Montalbán.[3]

La vilaĝo apartenis dekomence al la provinco de Madrido sed poste pasis al la provinco de Toledo post la reformo de Floridablanca de 1787.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

 
Kastelo de la Vela.
  • Kastelo de la Vela: impona kaj tre bone konservata.
  • Preĝejo Sankta Maria de la Alkazaroj, de stilo gotiko mudeĥara. Ambaŭflanke troviĝas du arkoj, nome la pordegoj de la antikva murego.
  • Pordego ĥalifa.
  • Turo de la Vela: same kiel la arkoj de la preĝejo, restoj de la murego.
  • Pilorio de la Vilaĝo.

Referencoj literaturaj redakti

La dua ĉapitro de la novelo Lazarillo de Tormes (1554) okazas en Maqueda, kie Lázaro eniras al servo de kleriko.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝoj 219-220, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Corominas, Joan, Onomasticon Cataloniae, Barcelona, 1995, Curial Edicions Catalanes. La Caixa, 8 volumenoj.
  3. 3,0 3,1 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XI, paĝo 207 }}

Vidu ankaŭ redakti