Burujón
Burujón estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Burujón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45521 | ||
Retpaĝaro | [www.burujon.es municipo] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan José de Torres | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 422 (2010) | ||
Loĝdenso | 40,11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 54′ N, 4° 18′ U (mapo)39.901666666667-4.3Koordinatoj: 39° 54′ N, 4° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 504 m [+] | ||
Areo | 35,45 km² (3 545 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Burujón [+] | |||
Toponimio redakti
Estas du teorioj pri la deveno de la termino "Burujón":
Loĝantoj redakti
La loĝantoj nomiĝas Burujoneros. La censita populacio en 2010 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 40,11 loĝ/km².
Situo redakti
Burujón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 504 m; je 32 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35.45 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′6″ N 4°18′0″ Ok.
Geografio redakti
La municipo situantas sur valo de la komarko de Torrijos kaj limas kun la lokoj de Gerindote, Albarreal de Tajo, Polán, La Puebla de Montalbán kaj Escalonilla, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ekonomio redakti
Agrikulturo (tritiko, hordeo, kikeroj, pizoj ktp) kaj brutobredado tradicie. Industrio de produktado de olivoleo.
Historio redakti
Estas restoj antaŭromiaj (sonorilformaj pokaloj), romiaj (pro ŝoseo) kaj arabaj, tiuj lastaj en kavoj.
Post la konkero de Toledo en 1085 fare de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, Burujón ekdependis rekte de tiu urbo.
En la 16a jarcento la vilaĝo aliĝis al la insurekcio komunuma, kaj post tiu ĝi ekdependis de Juan de Luna. El 1627 al 1629 oni realigis la limigomarkon de la vilaĝo de Burujón kaj de ties teritorio. Poste, en 1655, la vilaĝo estis vendita al Magdalena de Guzmán, grafino de Villaverde. Komence de la 18a jarcento, Burujón dependis de la markisoj de Monte Alegre.