Komarko de Cervera

Komarko de Cervera, en hispana Comarca de Cervera, populare konata ankaŭ kiel Alhama-Linares (laŭ trafluantaj riveroj), estas komarko en la plej sudoriento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Komarko de Calahorra iom nordokcidente, Komarko de Alfaro plej nordokcidente, kaj Komarko de Arnedo sudokcidente.

Komarko de Cervera, plej sudoriente de la regiono.

Kiel plej sudorienta angulo de la regiono Rioĥo, ĝi limas kun anguloj de la provincoj Navaro, Zaragozo kaj Sorio, respektive de regionoj Navaro, Aragono kaj Kastilio kaj Leono.

La komarko estas formata de sep municipoj, el kiuj Cervera del Río Alhama estas konsiderata la komarka ĉefurbo, ĉar ĝi estis historia ĉefurbo de la jurisdikcia partio. La komunikado de tiu komarko fariĝas pere de la regiona ŝoseo LR-123, kiu estas vertebra akso de nordo suden (el Arnedo ĝis Valverde en Cervera del Río Alhama). En la lastaj jardekoj okazas forta senloĝigado pro elmigrado.

La bazo de la ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, sed ankaŭ estis malgranda industrio de tolŝuoj en Cervera kaj tekstila industrio en Cornago. La unua iomete restas dum la dua malaperis komence de la 20-a jarcento. Estas ankaŭ sektoro de servoj ligita al banlokoj (La Albotea de Cervera, Ventas del Baño kaj Grávalos) el jarcentoj. La rura turismo celas viziton al lokoj kun iknitoj, la arkeologia kuŝejo Contrebia Leucade, la minado de pirito en Navajún kaj nigra kalkoŝtono en Igea.

Datumoj redakti

 
Cervera del Río Alhama estas la plej loĝata urbo de la komarko.
Nombro de municipoj: 7
Areo: 402,79 km²
Loĝantaro (2020): 3 892 loĝantoj
Loĝdenseco: 9,66 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 41º 59' 52" norde
Longitudo averaĝe: 2º 1' 40" okcidente
Altitudo averaĝe: 725 msm

Municipoj de la komarko redakti

La komarko de Cervera estas formata de 7 municipoj, kaj 15 loĝlokoj, el kiuj Cervera del río Alhama estas la komarka ĉefurbo kaj ankaŭ la municipo kiu enhavas plej da loĝlokoj. La municipoj estas jenaj: Aguilar del Río Alhama, Cervera del Río Alhama, Cornago, Grávalos, Igea, Navajún kaj Valdemadera. Cervera del Río Alhama estas la municipo kun plej etenda municipa teritorio kaj kun plej granda loĝantaro keil komarka kaj porserva ĉefurbo.

Municipo Loĝantaro (2020) Areo Submunicipoj
Aguilar del Río Alhama 459 54,11 Inestrillas kaj Gutur
Cervera del Río Alhama 2308 152,58 Cabretón, Rincón de Olivedo, Valdegutur, Valverde kaj Las Ventas
Cornago 317 80,54 Valdeperillo
Grávalos 187 31,00
Igea 603 54,29
Navajún 10 16,38
Valdemadera 8 13,93

Demografio redakti

 
Mapo de la orografio de la Komarko de Cervera.
 
Demografia distribuado laŭ municipoj en Komarko de Cervera. Evidentas la pli alta denseco en la ĉefurbo.

La komarko de Cervera estas unu el tiuj kiuj plej suferis senloĝigadon en la regiono; dum la lastaj 50 jaroj perdis 60% de loĝantaro. Ĝi pasis el komarko ekonomie dinamika, pro nutrindustrio kaj de tolŝuoj, al unu de la komarkoj kun plej altaj indicoj de senloĝigado.[1]

Spite malfermon de kelkaj fabrikoj kaj entreprenoj de servoj, la loĝantaro plue falis, kaj junuloj plue elmigris al zonoj kiel Tudela, Alfaro, Calahorra kaj Logronjo, kio rezultas en maljuniĝo de la loĝantaro (Aguilar del Río Alhama pleje).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Sainz, Sanda (14a de Januaro 2019). «Aquí hay más gatos que gente». La Rioja (Cervera del río Alhama). Konsultita la 13an de Februaro 2021.
  2. Soto, V. (15a de Aŭusto 2009). «Ningún niño ha sido censado en 26 municipios riojanos en la última década». La Rioja (Logroño). Konsultita la 22an de Oktobro 2014.