Valdemadera [baldemaDEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Valdemadera estas etimologie komprenebla kiel valo de ligno aŭ forsta valo.

Valdemadera
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26532
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 2° 4′ U (mapo)41.983888888889-2.0738888888889Koordinatoj: 41° 59′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 975 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdemadera (Provinco Rioĥo)
Valdemadera (Provinco Rioĥo)
DEC
Valdemadera
Valdemadera
Situo de Valdemadera
Valdemadera (Hispanio)
Valdemadera (Hispanio)
DEC
Valdemadera
Valdemadera
Situo de Valdemadera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdemadera [+]
vdr
La municipa teritorio de Valdemadera, en la plej sudoriento de la regiono.

Geografio redakti

Valdemadera estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Alhama. Valdemadera estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-390, kiu komunikas oriente kun Aguilar del Río Alhama kaj sudokcidente kun Navajún.

Historio redakti

 
Ermitejo.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Valdemadera, kie oni malaltiĝis el 300 ĝis nunaj 10.

Aktualo redakti

Estis nur 9 loĝantoj censitaj en 2007 kaj plej ofte inter 8 kaj 10, tial Valdemadera estas la dua municipo kun malplej da loĝantoj en la tuta Hispanio, post toleda Illán de Vacas (6 loĝantoj en 2007) kaj samsenhoma kun Villarroya en Rioĥo kaj Jaramillo Quemado en Burgoso. Estas polmoludejo kaj domo por rura turismo.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj, iknitoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti