Grávalos [GRAbalos] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

Grávalos
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26587
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 170  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 2° 0′ U (mapo)42.108055555556-2.0008333333333Koordinatoj: 42° 6′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grávalos (Provinco Rioĥo)
Grávalos (Provinco Rioĥo)
DEC
Grávalos
Grávalos
Situo de Grávalos
Grávalos (Hispanio)
Grávalos (Hispanio)
DEC
Grávalos
Grávalos
Situo de Grávalos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grávalos [+]
vdr
La municipa teritorio de Grávalos, en la plej sudoriento de la regiono.

Geografio redakti

Grávalos estas en montara areo sur la nordorienta pinto de la Montaro de Kameroj, en depresio inter la montaroj Yerga kaj Peñalosa. Ĝi distas de Logronjo (regiona kaj komarka ĉefurbo) 72 kilometrojn.

Grávalos estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-123, kiu komunikas nordokcidente kun Villarroya kaj sude kun Igea. Krome la regiona ŝoseo LR-123 iras en direkto al Navaro.

Historio redakti

 
Preĝejo.
 
Ruinoj de la monaĥejo de Sankta Maria.

Estis restaĵoj kiuj sugestas pri romia loĝado. Dum la Mezepoko ĝi dependis de Arnedo ĝis 1669, sed ĝi plue apartenis al tiu eklezia instanco ĝis 1811.

Estis banloko ekde la 17-a jarcento; pro tio Grávalos floris en la 19-a jarcento, sed en la 1920-aj jroj la banloko fermiĝis kaj la elmigrado estis terura. La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Grávalos, kie oni malaltiĝis el milo da loĝantoj ĝis nunaj 182.

Aktualo redakti

En 2017 oni malfermis la banlokon, kio nuntempe malfermas oportunojn por disvolvigo.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, ruinoj de monaĥejo, romia tomboŝtono en la portikaro de la urbodomo, la banloko, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti