Igea [iĤEa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Igea estas etimologie komprenebla kiel la domo el eŭska "etxea" [eĈEa]. Ŝajne ankaŭ la nomo de Ejea de los Caballeros (provinco Zaragozo) havas saman devenon, dum itala samnoma Igea Marina plej verŝane ne havas tiun rilaton. Krome estas restaĵoj de eŭska lingvo en la toponimio de Igea: nome la roko Mingalarre, aŭ la vorto muga kun la signifo de limo.

Igea
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26525
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 648  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 2° 1′ U (mapo)42.070555555556-2.01Koordinatoj: 42° 4′ N, 2° 1′ U (mapo) [+]
Alto 546 m [+]
Areo 54,25 km² (5 425 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Igea (Provinco Rioĥo)
Igea (Provinco Rioĥo)
DEC
Igea
Igea
Situo de Igea
Igea (Hispanio)
Igea (Hispanio)
DEC
Igea
Igea
Situo de Igea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Igea [+]
vdr
La municipa teritorio de Igea, en la plej sudoriento de la regiono.

La municipo estas loko tre riĉa en paleontologiaj kuŝejoj, ekzemple oni trovis unu de la unuaj ostaj restaĵoj de Baryonyx.[1] Krome estas ekzemplero de fosilia arbo.

Geografio redakti

Igea estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Linares. Igea estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-283, kiu komunikas sudoriente kun Rincón de Olivedo kaj okcidente kun Cornago.

Historio redakti

 
Pejzaĝo.

Unu el civilaj konstruaĵoj plej eksterordinaraj de la regiono estas la palaco de la markizo de Casa Torre (kiu estis pliriĉiĝinta per arĝentokomerco en Peruo) kiu datas de la 18-a jarcento kaj estas de stilo florenca (en la foto de la tabelo). Ĝi estis deklarita Bien de Interés Cultural (Havaĵo de Kultura Intereso) en la kategorio de monumento la 20an de Aprilo 1983.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Igea, kie oni malaltiĝis el 1 594 en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 600.

En la municipo estas la kuŝejo "La era del Peladillo" kaj fosilia arbo. La unua, facila alirebla, enhavas 1766 ŝpurojn de dinosaŭro; kio faras ĝin la unua en Eŭropo kaj la tria en la mondo laŭ nombro de ŝpuroj. Ĝi estis malkrovita en 1988 kaj elfosita inter 1990 kaj 1996.[2]

Elstaras bestaro de herbovoruloj kiuj iris per du piedoj kun fingroj unuigitaj per membrano. Tiu tipo de iknitoj ne estis trovitaj antaŭe ie ajn, pro kio ili estis baptitaj kiel Hadrosaurichnoides igeensis honore al Igea.

Aktualo redakti

 
Fosilia arbo "Dadoxylon riojense" de Igea.

La Paleontologia Interpretejo malfermiĝis la 15an de Majo 2005, kun la kunlaboro de la regiona registaro, kulturaj asocioj Igeensis kaj Aranzadi, kaj lokanoj, kaj nun estas grava referenco en geologio kaj paleontologio. Ĝi projekcias al scienca popularigo. Ĉefaj restaĵoj estas tiuj de Baryonyx kaj Hypsilophodon ekspoziciataj en la Interpreteja Centro.[3]

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, blazondomo, la palaco de la markizo de Casa Torre, la Paleontolgia Interpretejo, la paleontologia kuŝejo, naturaj lokoj, iknitoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Viera, I.; Torres, J. A. (1995). «Presencia de Baryonyx walkeri (Saurischia, Theropoda) en el Weald de La Rioja (España)». Munibe Ciencias Naturales 47: 57-61. ISSN 0214-7688.
  2. Pérez Lorente, Félix; Mª Manuela Romero-Molina, Enrique Requeta Loza, Maribel Blanco Somovilla, Susana Caro Calatayud (2001). «La era del peladillo». En Mogar Linotype, S. A., eld. Dinosaurios. Introducción y análisis de algunos yacimientos de sus huellas en La Rioja. Logroño: Instituto de Estudios Riojanos. p. 52. ISBN 84-95747-08-1.
  3. «Baryonyx». www.dinosaurios-igea.com. Konsultita la 4an de Majo 2019.