Komarko de Calahorra

Komarko de Calahorra [kalaOra] en Esperanto Kalaoro, en hispana Comarca de Calahorra, estas komarko en la nordoriento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente), kune kun Komarko de Alfaro plej nordoriente, Komarko de Cervera sudoriente, kaj Komarko de Arnedo sudokcidente.

Komarko de Calahorra, nordoriente de la regiono.

Estas du ĉefaj trajtoj en la komarko: geografie la rivero Ebro fluas laŭ la tuta norda bordo de la komarko (kaj de la tuta regiono) plej ofte farante limon kun Navaro; due la komarka ĉefurbo Calahorra estas kun diferenco la ĉefa centro demografie, ekonomie kaj socipolitike de la komarko. La komarko limas norde kun Navaro.

Datumoj redakti

 
Calahorra estas la plej loĝata urbo de la komarko. Katedralo kaj historia kerno.
Nombro de municipoj: 5
Areo: 247,92 km²
Loĝantaro (2009): 34 208 loĝantoj
Loĝdenseco: 1 338,38 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 17' 38" norde
Longitudo averaĝe: 2º 2' 52" okcidente
Altitudo averaĝe: 431 msm

Municipoj de la komarko redakti

Autol, Calahorra, El Villar de Arnedo, Pradejón, Tudelilla.

Demografio redakti

 
Demografia distribuado laŭ municipoj en Komarko de Calahorra. Evidentas la pli alta denseco en la ĉefurbo kaj duarange en la ĉirkaŭaj municipoj.
 
Mapo de la orografio de la Komarko de Calahorra. Norde la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj.
Municipo Loĝantaro Areo Submunicipoj
Autol 4450 85,28
Calahorra 24509 93,57 Murillo de Calahorra
El Villar de Arnedo 643 18,25
Pradejón 4204 31,76
Tudelilla 382 19,06

La komarko de Calahorra estis unu el la komarkoj kiuj havis pli ampleksan ekonomian kaj demografian disvolvigon ene de la regiono Rioĥo. Tio rilatis al prospera nutrindustrio kaj ĉefe de konserventreprenoj, same kiel la disvolvigo de protektitaj devennomoj DOP "Peras de Rincón" (piroj) kaj la DOP Rioja (vino de Rioĥo). Tiu ekonomia disvolvigo rezultis en konsiderinda pliigo de la loĝantaro konstante ekde la 1920-aj jaroj, sed tio ne okazis same en ĉiuj el la municipoj de la komarko.

Calahorra, Autol kaj Pradejón estas la municipoj kiuj plej pliiĝis, la du unuaj pro sia forta konservindustrio, ĉefe de legomoj, kaj la tria pro forta industrio de ĉampinjono. Krom nutrindustrio estas ankaŭ aliaj komplementaj industrioj en ĉiuj sektoroj, same kiel forta sektoro de servij ĉefe en Calahorra.

Male El Villar de Arnedo kaj Tudelilla spite bonan lokon ĉe la N-232, perdis loĝantaron konstante, ĉar ili apenaŭ havas industrion, estas municipoj dediĉitaj nur al agrikulturo, pro kio granda parto de ties loĝantaro elmigris al proksimaj lokoj kiel Calahorra, San Adrián (Navaro) kaj ĉefe Logronjo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti