El Villar de Arnedo

El Villar de Arnedo [elbiLJAR dearNEdo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente).

El Villar de Arnedo
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26511
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 616  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 2° 6′ U (mapo)42.320555555556-2.0952777777778Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 429 m [+]
Areo 18,25 km² (1 825 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Villar de Arnedo (Provinco Rioĥo)
El Villar de Arnedo (Provinco Rioĥo)
DEC
El Villar de Arnedo
El Villar de Arnedo
Situo de El Villar de Arnedo
El Villar de Arnedo (Hispanio)
El Villar de Arnedo (Hispanio)
DEC
El Villar de Arnedo
El Villar de Arnedo
Situo de El Villar de Arnedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Villar de Arnedo [+]
vdr
La municipa teritorio de El Villar de Arnedo, en la nordoriento de la regiono.

Geografio redakti

 
Mapo de la orografio de la Komarko de Calahorra. Norde la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj proksime de El Villar de Arnedo.
 
Preĝejo de Snkta Maria.

El Villar de Arnedo estas sur la valo de la rivero Ebro, norde de la komarko, preskaŭ en la limo de Rioĥo kun Navaro kaj sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. El Villar de Arnedo havas apartan bonkvalitan komunikadon ĉar ĝi estas je la nacia ŝoseo N-232, paralela al la fluejo de la rivero Ebro kaj unu el ŝoseoj kiuj eltenas plej el la trafiko de Rioĥo. La N-232 komunikas El Villar de Arnedo kun gravaj urboj kiel Alfaro, Calahorra, Logronjo kaj Rioĥo, kaj kun apudaj lokoj kiel Ausejo. Laŭ la ŝoseo L-123, El Villar de Arnedo ligiĝas al aliaj najbaraj lokoj kiel Pradejón, Tudelilla kaj Arnedo.

Historio redakti

 
Ermitejo.
 
Vitgardejo.

Aperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj de Arnedo, oni aplikis al ĝi la "Foruon de Arnedo", formis parton de la senjorlando de Fernández de Velasco (grafoj de Nieva kaj dukoj de Frías). La 15an de Aŭgusto 1689, la reĝo Karolo la 2-a havigis la titolon de Villa.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en El Villar, kie oni malaltiĝis el 1 221 loĝantoj ĝis nunaj 590.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj cerealoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro je ĉirkaŭ 5 km. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, fontanoj, Jakoba Vojo, vitgardejo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti