Tudelilla
Tudelilla [tudeLIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Tudelilla estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de Tudela.
Tudelilla | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26512 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 356 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 2° 7′ U (mapo)42.299444444444-2.1161111111111Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 548 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tudelilla [+] | |||
Geografio
redaktiTudelilla estas sur la valo de la rivero Ebro, norde de la komarko, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Tudelilla havas apartan komunikadon laŭ la regiona ŝoseo LR-381, kiu komunikas norde kun la nacia ŝoseo N-232 inter Ausejo nordokcidente kaj El Villar de Arnedo oriente kaj sude kun Arnedo.
Historio
redaktiAperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj.
Aktualo
redaktiLa rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Tudelilla, kie oni malaltiĝis el 1 431 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 334.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj fungoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la aparta turo de la preĝejo, Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.