Vino de Rioĥo

Vino de RioĥoVino Rioĥa (en hispana estas Rioja [RJOĥa]) estas Denominación de origen calificada (DOC, Kvalifikita devennomo) de Hispanio per kiu oni distingas difinitajn vinojn (ne ĉiujn) produktitajn en areoj de la regionoj Rioĥo kaj Eŭskio ĉefe, kaj pli malgrande en Navaro kaj Kastilio-Leono​ (malpli ol 2,5 km²). Pro la orografia kaj klimata diverseco oni distingas tri subzonojn de vinproduktado — Supra Rioĥo, Orienta Rioĥo (Malsupra Rioĥo) kaj Alava Rioĥo — kie oni produktas vinojn de diversaj karakteroj. La ĉiujara averaĝa produktado de vino de Rioĥo estas de 269 milionoj de litroj (en 2020) (85% de ruĝa vino kaj 15% de blanka kaj rozkolora vino). La vinoj de Rioĥo estas freŝaj, bonodoraj, de ekvilibra kompono kaj eksterordinara aromo.

Devennomoj de vino en Hispanio kaj plej markite de Rioĥo.

La vino de la DOC Rioja estas identigitaj per malantaŭaj etikedoj kaj nombrigitaj sigeloj. Ĝi estas la devennomo plej elektita de la konsumanto kaj ene kaj ekstere de la regiono, per 36% kaj 27%, respektive, de la konsumantoj.​ Por havi rajton montriĝi sub la kvalifikita devennomo, oni postulas precizajn kondiĉojn en la produktado de la vitejoj, la vinberoj kaj en la fabrikado kaj komercigo de la vino. Tiukadre ne ĉia vino produktita en la regiono rajtas aperi laŭ la kvalita etikedo Vino de Rioĥo. La oficiala sidejo de la devennomo Vino de Rioĥo estas la urbo Logronjo, tiu devennomo aplikeblas al 66.271 ha de vitejoj (en 2020)[1]​ kaj ĝi estas oficiala devennomo ekde 1925.[2]

HistorioRedakti

 
Vitejoj de Rioĥo aŭtune.
  • La kultivo de vitoj alvenis al la tiama areo de nuna Rioĥo tras romianoj, fenicoj kaj praaj keltiberoj. La plej antikva dokumento konservita reference al vitejoj en Rioĥo, datas de 873, kaj devenas de la Cartulario de San Millán kaj temas pri donaco en kiu aperas la Monaĥejo de San Andrés de Trepeana (Treviana). Inter la 10-a kaj la 13-a jarcentoj vitejoj rioĥaj jam okupis la kutiman proporcion de la nuna rura etendo.[3]
  • El 1063 estas la plej frua atestilo de la rioĥa vitkultivado, nome en la "Carta de población de Longares". En 1102 la reĝo Sanĉo de Navaro jure agnoskis la vinon de Rioĥo, kiel agnoskite de la oficiala instanco, sed oni ne scias kiu Sanĉo, ĉar fakte en 1102 neniu reĝo Sanĉo reĝis en Navaro, sed nur Petro la 1-a.
  • Fine de la 13-a jarcento oni dokumentis eksportadon de vino rioĥa al aliaj regionoj, kiel atestilo de la komenco de komerca produktado.[4] En la 13-a jarcento Gonzalo de Berceo, monaĥo de la Monaĥejo de Suso en San Millán de la Cogolla (Rioĥo) kaj unua hispana poeto de konata nomo, menciis vinon en siaj versoj: Bien valdrá, como creo, un vaso de bon vino ([mia verko] valoros laŭ mia scio glason da bonkvalita vino).
  • En la 15-a jarcento jam estis vit-specialigo en Supra Rioĥo.[5]
  • En 1635 je peto de vinkelistoj, la urbestro de Logronjo malpermesis la pasadon de ĉaroj laŭ la stratoj apudaj al vinkeloj por eviti eblan damaĝon al la kvalito de la mosto pro ilia vibrado.
  • El 1650 devenis la unua dokumento kiu protektis la kvaliton de la vinoj de Rioĥo.
  • En la 18-a jarcento oni disvolvigis diversajn iniciatojn por helpi la produktadon kaj komercigon de vino de Rioĥo.
  • En 1878 oni konstituis komisionon kontraŭ la filoksero.
  • En 1925 oni kreis la Consejo Regulador (Regulkonsilio) por la uzado de la nomo "Rioja", nome plej antikva devennomo de Hispanio.

DatumojRedakti

 
Oficiala etiketdo de la D.O.Ca. Rioja.
  • Totale la malhelaj vinberoj estas 90,85% kaj la blankaj vinberoj 9,15%. Pri variaĵoj, la malhelaj vinberoj estas jenaj: Tempranillo: 87,67%, Garnacha: 7,58%, Mazuelo: 2,07%, Graciano: 2,15%, Maturana tinta: 0,30% kaj aliaj: 0,23%. Procentoj inter helaj vinberoj estas tiuj: Viura: 69,17%, Malvasía: 2,22%, blanka Garnacha: 3,61%, blanka Tempranillo: 12,48%, blanka Maturana: 0,58%, Verdejo: 5,44%, Turruntés: 0,08%, Chardonnay: 2,49%, Sauvignon Blanc: 3,31% kaj aliaj: 0,61%.
  • La stucado konsistas en formigo de la vito per tri brakoj kaj po du poleksoj en ĉiu brako. Ĉiu polekso havos po du ĝermojn el kiuj kreskiĝos la vitbranĉoj. La rikolto fariĝas mane Oktobre. Por garantii la kvaliton oni limigis la kvanton al 6500 kg/ha por ruĝaj variaĵoj kaj 9000 kg/ha por blankaj variaĵoj.
  • La prilaborado realiĝas en bareletoj el ligno de kverko de po 225 litroj dum tempo inter 1 kaj 3 jaroj, kaj poste en botelo dum periodo de 6 monatoj ĝis 6 jaroj.

NotojRedakti

  1. Ministerio de Agricultura y Medio Rural y Marino (eld.). «Estadísticas DOPs 2009-2010». Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 7an de OKtobro 2011.
  2. Ministerio de Agricultura y Medio Rural y Marino (eld.). «Relación cronológica de las DOPs». Arkivita el la originalo la 11an de septembro 2011. Konsultita la 25an de septembro 2022.
  3. Ghislain BAURY, "Les origines d'un grand vignoble actuel. La vigne dans le paysage agricole de la Haute-Rioja au Moyen Âge central", Bernard BODINIER, Stéphanie LACHAUD kaj Corinne MARACHE (dir.), L’Univers du vin. Hommes, paysages et territoires. Actes du colloque de Bordeaux (4a-5a de oktobro 2012), Caen, Association d'Histoire des Sociétés Rurales, 2014, pp. 311-323 [1].
  4. Francisco Javier GOICOLEA JULIÁN, «El vino en el mundo urbano riojano a finales de la Edad Media», 'En la España Medieval', no 30, 2007, pp. 217-244.
  5. Alain HUETZ DE LEMPS, 'Vignobles et vins du nord-ouest de l'Espagne', Bordeaux, Féret, 1967.

Eksteraj ligilojRedakti