Monaĥejo de San Millán de la Cogolla

La Monaĥejo de San Millán de la Cogolla estas monaĥeja komplekso kaj eklezia institucio fondita en la 6-a jarcento fare de Sankta Millán, nome Emiliano de la Cogolla, en la municipo San Millán de la Cogolla, en la regiono Rioĥo. Ĝi estas formita de komunumo de monaĥoj kiu pluigas la tradicion iniciatitan de la ermito Millán. El la 6-a jarcento ĝis nun okazis diversaj tipoj de monaĥa vivo: ermitoj, cenobito, duobla visigota monaĥejo kun hispana regularo, mozaraba monaĥejo, benediktina monaĥejo, kaj en la aktualo konvento de monaĥoj de la Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj.

Monaĥejo de San Millán de la Cogolla
monaĥejo [+]

Koordinatoj42° 19′ 33″ N, 2° 51′ 54″ U (mapo)42.325833333333-2.86505Koordinatoj: 42° 19′ 33″ N, 2° 51′ 54″ U (mapo)
Areo0,19 km² (19,01 ha) [+]

Monaĥejo de San Millán de la Cogolla (Provinco Rioĥo)
Monaĥejo de San Millán de la Cogolla (Provinco Rioĥo)
DEC
Monaĥejo de San Millán de la Cogolla
Monaĥejo de San Millán de la Cogolla
Lokigo de Provinco Rioĥo en Hispanio

Map
Monaĥejo de San Millán de la Cogolla

Vikimedia Komunejo:  San Millán de la Cogolla [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monaĥejo de Suso.

Tiu monaĥeja kontinueco estis la unua tialo kial estis atribuita al ĝi la titolo de Monda heredaĵo de Unesko en 1997. Al tiu tialo aldoniĝas kulturaj tialoj. San Millán estis konsiderita dum multaj jaroj kiel «Cuna del Castellano» (lulilo de la kastilia lingvo), ĉar en la skribejo de San Millán oni skribis la Glosas Emilianenses, unu el la plej antikvaj dokumentoj en kiuj aperas tekstoj de la latinida navararagona en ties rioĥa variaĵo laŭ kelkaj fakuloj -kaj de la mezepoka kastilia kun rioĥaj trajtoj, laŭ aliaj- krom enhavi la unuajn tekstojn ne-epigrafiajn en eŭska. En la sama monaĥejo subskribis siajn versojn Gonzalo de Berceo, nome la unua poeto en kastilia lingvo de konata nomo. Du estas la lokoj identigitaj de la Unesko ene de la Tutmonda Heredaĵo:

Kodo Nomo Koordinatoj
805-001 Monaĥejo de Yuso kaj ĝardenoj de la monaĥa kuirarto 42° 19′ 33″ N 2° 51′ 54.18″ O / 42.32583 °N, 2.8650500 °O / 42.32583; 2.8650500 (Monasterio de San Millán de la Cogolla, Yuso) (mapo)
805-002 Monaĥejo de Suso kaj arkeologiaj lokoj 42° 19′ 45.8″ N 2° 52′ 21.7″ O / 42.329389 °N, 2.872694 °O / 42.329389; 2.872694 (Monasterio de San Millán de la Cogolla, Suso) (mapo)
Monaĥejo de San Millán de Yuso. Enirejo.

Estas du apartaj konstruaĵoj en la komplekso. El más antiguo, en la parte alta de la montaña, llamado Monaĥejo de SusoSan Millán de Suso (en mezepoka kastilio, suso signifas supre) kaj Monaĥejo de Yuso [ĜUso] aŭ San Millán de Yuso (en mezepoka kastilio, yuso signifas malsupre).

Suso, la praa kaj plej frua estis loĝata de San Millán, estas ene de densa vegetaĵaro, sur la deklivo de monteto kiu havas fone la montopinton Cogolla [koGOlja], nomita tiel pro la profilo kiu aspektas kvazaŭ monaĥo kun cuculla (mantelo, kiu kovris samtempe kaj korpon kaj kapon). Fone de la monto estas la du niveloj de grotoj loĝataj de Millán kaj liaj sekvantoj. Ĉirkaŭe oni konstruis la aktualan konstruaĵon kie elementoj kaj mozarabaj kaj romanikaj.

Yuso, konstruita poste, estas pli malsupra kaj pli granda. Ĝi okupas la lokon de iama romanika konstruaĵo kiu detruiĝis tute en 1504 por konstrui la aktualan konstruaĵon, kiu malfermiĝis kiel komunumo de benediktanoj. En ĝi elstaras la preĝejo, la klostro, la baroka sakristio kaj la komplekso biblioteko-arkivo. En la aktualo, krom la monaĥejo de aŭgustenanoj, ĝi estas la sidejo de la internacia Centro de Esplorado pri la Kastilia Lingvo.[1]

En la aktualo Suso tas ŝtata propraĵo kaj neniu loĝas tie. Yuso estas loĝata de monaĥoj aŭgustenanaj.

Notoj redakti